En futbalo translato estas la horizontala parto inter la du fostoj de la golejo.
Laŭ la reguloj de la monda futbalasocio FIFA el julio 2004 ĝi devas konformi al jenaj mezuroj:
Fostoj kaj translato havu la saman diametron de maksimume 12 cm. Ankaŭ la gollinio havu la saman larĝecon.
La alteco de la golejo estu 2,44 m (de la grundo ĝis la suba rando de la translato), ĝia larĝeco estu 7,32 m (=8 jardoj, distanco inter la enaj randoj de la fostoj).
La goleja reto estu fiksita ĉe fostoj kaj translato kaj apogata tiel, ke la golulo havu sufiĉan spacon por agi.
La koloro de fostoj kaj translato estu blanka aŭ arĝentkolora.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Translato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.