Tiofosforila klorido aŭ PSCl3 estas neorganika fosfora kombinaĵo de kloro kaj sulfuro, senkolora, fumeganta, toksa likvaĵo kun malagrabla odoro, vaste uzata kiel krudmaterialo en la fabrikado de pesticidoj, insekticidoj kaj herbicidoj.
Tiofosforila klorido | ||||
Plata kemia strukturo de la Tiofosforila klorido | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Tiofosforila klorido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 3982-91-0 | |||
ChemSpider kodo | 18729 | |||
PubChem-kodo | 19883 | |||
Merck Index | 15,7468 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, fumeganta, koroda likvaĵo kun malagrable penetranta odoro | |||
Molmaso | 169,384 g·mol−1 | |||
Denseco | 1,635g cm−3 | |||
Fandpunkto | −35 °C | |||
Bolpunkto | 125 °C | |||
Refrakta indico | 1,5557 | |||
Ekflama temperaturo | Nebrulema | |||
Solvebleco | Akvo:reakcias | |||
Mortiga dozo (LD50) | 750 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R14 R20 R26 R28 R29 R35 R48 | |||
Sekureco | S7/8 S26 S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero | ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H330 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P270, P271, P280, P284, P301+312, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P320, P321, P330, P363, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tiofosforila klorido estas solvebla en benzeno, karbona kvarklorido, kloroformo kaj karbona dusulfido.
En akvo ĝi facile hidroliziĝas en bazaj aŭ acidaj solvaĵoj produktante fosfatan acidon, sulfidan acidon kaj kloridan acidon. Tiofosforila klorido estas koroda substanco kaj irita al okuloj, haŭtokontakto, histoj kaj mukozaj membranoj. Ĝi estas neakordigebla kun bazoj, aminoj, fortaj oksidigagentoj kaj alkoholoj. Ĝi povas eksplode reakcii kiam en kontakto kun duizopropila etero aŭ aliaj eteroj en ĉeesto de spuraj kvantoj da metalaj saloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tiofosforila klorido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.