Thomas DEKKER (n.
ĉirkaŭ 1572, m. la 25-an de aŭgusto 1632) estis angla verkisto kiu plej famas pro siaj teatraĵoj.
Thomas Dekker | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1571 en Londono | |
Morto | 25-an de aŭgusto 1632 (60-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Alma mater | gramatiklernejo vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo • poeto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Patient Grissill vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Verŝajne li naskiĝis en Londono ĉirkaŭ 1572. Meze de la 1590-a jardeko li komencis kontribui al teatraĵoj. Tiuepoke oftis ke pluraj dramistoj kunverkis por krei teatraĵon, kaj dum la sekvaj jardekoj Dekker kunlaboris kun, inter aliaj, Ben Jonson, John Marston, Thomas Middleton, John Webster, John Ford kaj William Rowley.
La plejparton de sia vivo li spertis monproblemojn, kaj li plurfoje enkarceriĝis pro ŝuldoj.
Dekker verkis plurajn pamfletojn sed sukcesis ĉefe kiel verkisto de komedioj. La plejparto de la teatraĵoj de kiuj li estis la sola aŭ la ĉefa aŭtoro perdiĝis. Lia plej fama teatraĵo estas The Shoemaker's Holiday (La Ferio de la Ŝuisto, 1599). En 1601 ensceniĝis Satiromastix, en kiu li satiris Ben Jonson, responde al ties The Poetaster (La Poetaĉo) en kiu Jonson mokis Dekker.
Inter la teatraĵoj al kiuj li kontribuis estas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Thomas Dekker, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.