Theodor Von Heuglin

Martin Theodor von HEUGLIN (20a de marto 1824 – 5a novembro 1876), estis germana esploristo kaj ornitologo.

Theodor von Heuglin
Theodor Von Heuglin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1824 (1824-03-20)
en Ditzingen
Morto 5-an de novembro 1876 (1876-11-05) (52-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Pragfriedhof Stuttgart
Lingvoj germana
Loĝloko Virtembergo
Ŝtataneco Virtembergo
Okupo
Okupo esploristo • ornitologo • botanikistoWiki Esperantozoologo • entomologo
Theodor Von Heuglin
Theodor Von Heuglin
vdr

Heuglin naskiĝis en Hirschlanden ĉe Leonberg en Württemberg. Lia patro estis protestanta pastro, kaj trejniĝis kiel mininĝeniero. Li sopiris iĝi scienca priserĉisto de nekonataj regionoj, kaj por tiu celo li studis naturajn sciencojn, ĉefe pri zoologio.

En 1850 li iris en Egiption kie li lernis araban, kaj vizitis la Ruĝan Maron kaj Sinajon. En 1852 li akompanis Doktoron Christian Reitz, aŭstrian konsulon ĉe Ĥartumo, en veturado al Etiopio, kaj post la morto de Reitz li estis nomumita lian sukcedanton en la konsulejo. Dum tiu posteno li veturis tra Etiopio kaj Kurdufano, kie komponis valoran kolekton de naturaj specimenoj. En 1857 li veturis laŭ la marbordaj teritorioj de la afrika flanko de la Ruĝa Maro, kaj laŭlonge de la marbordo de Somalio.

En 1860 li estis elektita estro de ekspedicio serĉonta Eduard Vogel, kun Werner Munzinger, Gottlob Kinzelbach kaj Hermann Steudner. En junio de 1861 la grupo atingis Massawa, kun ordono iri rekte al Ĥartumo kaj de tie al Regno Uadaio, kie oni supozis, ke estis haltigita Vogel. Heuglin tamen, akompanita de Hermann Steudner, devojiĝis al la landoj Abisenio kaj de Oromoj, kaj sekve perdis la estrecon de la ekspedicio. Li kaj Steudner atingis Ĥartumon en 1862 kaj tie kuniĝis kun la grupo organizita de Alexandrine Tinné. Kun ŝi aŭ sianome, ili veturis al la Blanka Nilo ĝis Gondokoro kaj esploris grandan parton de Bahr-el-Ghazal, kie Steudner mortis pro febro la 10an de aprilo de 1863.

Heuglin revenis al Eŭropo fine de 1864. En 1870 kaj 1871 li faris gravan serion de esploradoj en Svalbardo kaj Nova Zemlo; sed en 1875 li jam estis denove en nordorienta Afriko, en la landoj de Beni, Amer kaj norda Abisenio. Li estis preparante esploradon al la insulo de Sokotra, kiam mortis en Stutgarto. Li gravis proi siaj taskoj pri zoologio, kaj ĉefe pri ornitologio.

Liaj ĉefaj verkoj estas Systematische Übersicht der Vögel Nordost-Afrikas (1855); Reisen in Nordost-Afrika, 1852-1853 (Gotha, 1857); Syst. Übersicht der Säugetiere Nordost-Afrikas (Vienna, 1867); Reise nach Abessinien, den Gala-Landern, &c., 1861-1862 (Jena, 1868); Reise in das Gebiet des Weissen Nil, &c. 1862-1864 (Leipzig, 1869); Reisen nach dem Nordpolarmeer, 1870-1871 (Brunswick, 1872-1874); Ornithologie von Nordost-Afrika (Cassel, 1869-1875); Reise in Nordost-Afrika (Brunswick, 1877, 2 volumoj).

Referencoj

Tags:

1824187620a de martoGermanioListo de esploristojOrnitologo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Sudĉina maroCannalongaZujūnaiDua respubliko de ĈeĥoslovakioYeomanIndonezia rupioGianluigi Buffon1939Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)The New York TimesĜenerala teorio de relativecoVilniusAdolf HitlerKreismoAmpoloTeroTertremoIntronoEsperantistoKajruano2024Jorge MontanariReĝlando IsraeloNaturoPragoCentra Litovio 1920-1940RudaminaBrno1905FruktoSeksa pozicioAfrikoAlbanio en la Somera Olimpiko 2000KontraŭreĝoListo de Esperanto-vortarojKokosoAŭtovojoBucefala AleksandrioOaklandRemadoGoogle Chrome8-a de martoDavid CameronPrusioAdministra divido de RusioSankta Romia ImperioArcaicam EsperantomCaltrainReĝa ĉartoBaidoaGeorg OhmHistorioJosif Stalin1978OPELElizabeto la 2-a (Britio)IndonezioBianca Maria MedaPriŝtinoLa Divina CommediaKaŭnoVicioKleopatro la 1-aZoltán PeskóEŭropa UnioTajlando en la Somera Olimpiko 20001907RomoBBC🡆 More