The Rink (La sketejo), estas usona komedia filmo de 1916 de muta kino, nome la oka de Charlie Chaplin kun Mutual Film Corporation.
En la filmo stelulas Edna Purviance, Eric Campbell, Henry Bergman, kaj Albert Austin, kaj ĝi estas konata ĉefe pro la montro de la kapabloj de Chaplin en sketado.
The Rink | |
---|---|
mallonga filmo | |
Originala titolo | The Rink |
Originala lingvo | angla lingvo • sen valoro |
Kina aperdato | 1916 |
Ĝenro | muta filmo |
Kameraado | Roland Totheroh |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Muziko de | Charlie Chaplin |
Rolantoj | Edna Purviance • Eric Campbell • Henry Bergman • Albert Austin • Charlie Chaplin • Lloyd Bacon |
IMDb | |
Charlie ludas la rolon de fuŝa kaj foje eĉ stulta kelnero en restoracio. Unu el la klientoj estas la kolerema Mr. Stout. Charlie determinas lian pagotan kalkulon ekzamenante tion kio restas sur lia vesto. Kvankam li ne estas granda servisto, Charlie estas elstara sketisto en apuda sketejo. Tie li trafas junulinon kaj savas ŝin el la nedezirata atento de la sama Mr. Stout kiun li ĵus trafis en la restoracio. La dankema junulino invitas Charlie al sketofesto. Charlie akceptas kaj dum la sketado, li denove trafas Mr. Stout kaj hazarde falas sur la junulino kaj malaltigas ŝian jupon. La sketofesto tuj iĝas kaoso. Oni alvokas la policon por refari ordon, sed Charlie fuĝas ligante sian bastonon al la malantaŭo de iranta aŭto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article The Rink (filmo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.