La Telegramo de Zimmermann (ankaŭ: Zimmermann-telegramo) estis malĉifrita telegramo, kiun sendis Arthur Zimmermann - germana ŝtatsekretaro pri eksteraj aferoj – la 19-an de januaro 1917 tra la germana ambasadejo en Vaŝingtono al germana komisiito en Meksiko.
En tiu telegramo, ofertis li teritorian gajnon de Meksiko malfavore je Usono, se Meksiko partoprenas la unuan mondmiliton en flanko de Germanio. La telegramon kaptis la brita sekretservo kaj malĉifris ĝin. Tiu telegramo helpis la usonan registaron konvinki la loĝantaron pri neceso de milita partopreno de Usono en la unua mondmilito. Oni publikigis la tekston en Usono, en la New York Times, la 1-an de marto, monaton post la malĉifro. Usono deklaris militon la 6-an de aprilo 1917.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Telegramo de Zimmermann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.