En la nordĝermana mitologio, Surtr (en la norena nigra aŭ la malhelhaŭta, islande Surtur, en iuj ĝermanaj lingvoj simpligata al la formo Surt) estas jötun, specifa mitologia estaĵo.
Surtr estas temo en la Poezia Edda, kompilita en la 13-a jarcento el pli fruaj tradiciaj fontoj, kaj en la Proza Edda, skribita en la 13-a jarcento fare de Snorri Sturluson. En ambaŭ fontoj, estas aŭguroj ke Surtr estos grava figuro dum la okazaĵoj de la mitologia mondopereo nomata Ragnarök; portante sian brilan glavon li iros milite kontraŭ la azoj (Æsir), li faros militon kontraŭ la ĉefa dio Frejo (Freyr), kaj poste la flamoj kiujn li elirigas englutos la Teron.
Surtr | |
---|---|
nord-ĝermana mitologia personaĵo • nord-ĝermanaj fajrogigantoj | |
Verko | nord-ĝermana mitologio |
Informoj | |
Eble sama | Muspell • Śuri |
Sekso | vira |
Specio | jötun (giganto) |
Posedaĵo | Surtalogi |
Kunulo | Sinmara |
En la libro Proza Edda doniĝas aldonaj informoj pri Surtr, ekzemple ke li estas postenigita gardanta la limon de la fajra sfero Muspelheim, ke li kondukos "la filojn de Muspelheim" al la mondofina batalo Ragnarök, kaj ke li venkos la dion Frejo. Surtr estis celo de loknomoj kaj artaj bildigoj, kaj sciencaj teorioj estis proponitaj ĉirkaŭ eroj de la priskriboj pri li kaj iliaj eblaj originoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Surtr, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.