Supera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano

La Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano estas plenuma politika organo de Irano.

Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano
publika administrado
Komenco 1989 vd
Geografia situo , 51° 31′ 51″ O 35.78451.530835° 47′ 2″ N, 51° 31′ 51″ O
Lando(j) Irano vd
Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano (Irano)
Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano (Irano)
DEC
Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano
Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano
Supera konsilio pri nacia sekureco de Irano
Supera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano
Supera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano
vdr

Ĝi estis fondita tuj post la irana revolucio en 1979 por «garantii naciajn utilaĵojn kaj gardi la islaman revolucion, landtutecon, nacian regadon». La Konsilio baziĝis sur la artikolo 176 de la Konstitucio de Irano kaj konsistas el du subkonsilioj: la Konsilio pri sekureco (prezidanto — la ministro pri internaj aferoj) kaj la Konsilio pri defendo (prezidanto — la komandestro de Generala Ŝtabo de la irana armeo).

La Konsilio pri sekureco

La Konsilio pri sekureco havas jenajn funkciojn:

  • studado kaj analizo de plej gravaj informoj pri sekureco, inkluzive propagandon, politikajn, sociajn, ekonomiajn, jurajn kaj kulturajn demandojn, cele de ties plej baldaŭa decido;
  • korektado de agado de ministrejoj, departementoj kaj organizaĵoj, kunligitaj kun la nacia sekureco, okaze de ŝanĝo de interna politika situacio aŭ estiĝo de la minaco el ekstere;
  • preparado de projektoj de la programoj pri provizado de nacia sekureco (laŭ ordono de la Supera konsilio pri nacia sekureco);
  • gvidado de agado de la provincaj konsilioj pri sekureco.

La Konsilio pri defendo

La Konsilio pri defendo estas konsulta organo pri militaj demandoj kaj havas jenajn funkciojn:

  • proponi al Supera komandestro faru decidojn pri la komenco de milito, la kontrakto de paco, ĝenerala mobilizo;
  • proponi kandidatojn por superaj militistaj postenoj;
  • kunordigi la kunlaboron pri militaj esploradoj kaj produktado, pri aĉetado de armiloj kaj milittekniko.

Membraro de la konsilio

Membroj de la Supera konsilio pri nacia sekureco estas:

  • La Supera gvidanto de Irano (ĉefo de la konsilio);
  • La prezidanto de Irano (prezidanto de la konsilio);
  • Du reprezentantoj de la Supera gvidanto;
  • La prezidanto de la Meĝliso;
  • La gvidanto de la irana justico;
  • La komandestro de Generala Ŝtabo de la irana armeo;
  • La ministro pri eksteraj aferoj;
  • La ministro pri defendo;
  • La ministro pri internaj aferoj;
  • La ministro pri informo (spionado);
  • La prezidanto de la organizaĵo pri planado kaj administrado;
  • La sekretario de la konsilio.

En ĉiu provinco de Irano agas loka konsilio pri sekureco, kiu inkludas jenajn:

  • La generalo-guberniestro de provinco (prezidanto de konsilio);
  • Reprezentanto de la Supera gvidanto;
  • La administranto de provinca administrejo de la ministerio pri informo (spionado);
  • La distrikta komandestro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio;
  • La provinca komandestro de la Fortoj de la ŝirmado de justordo;
  • La komandestro de loka garnizono.

La sekretario de la Supera konsilio pri nacia sekureco estras aparaton de tiu, kontrolas ties kurantan agadon kaj provizas ĉefajn plenumajn funkciojn.

Pri grava politika rolo de la Konsilio atestas interalie, ke nome al ĝi estis komisiita la intertraktado pri la irana nuklea programo. Danke al sia posteno de la sekretario de la Konsilio Hasan Ruhani iĝis grava politikisto. Lia sekvanto Ali Lariĝani pli malfrue partoprenis la prezidantan balotadon kaj okupis la sesan lokon.

Fontoj

Rozov A.A. O Visŝem sovete nacionalnoj bezopasnosti Irana (=La supera konsilio pri nacia sekureco de Irano) ruse

Referencoj

Tags:

Supera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano La Konsilio pri sekurecoSupera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano La Konsilio pri defendoSupera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano Membraro de la konsilioSupera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano FontojSupera Konsilio Pri Nacia Sekureco De Irano ReferencojSupera Konsilio Pri Nacia Sekureco De IranoIrano

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

BanjanoNiĝeroAoyama GōshōNomoj kaj epitetoj de JesuoYolaIndulgencoHonoluluoMamnutradoBudhismoJoe BidenVicio1620-aj jarojAraba-israela konfliktoVacarissesFonto (historio)Milena VelbaKievoBianca Maria MedaŜavarmoNâzım HikmetSzczecinRowan AtkinsonJava alfabetoLagosoOPELOusmane DembéléThe New York TimesZr. Ms. Buffel (1868)Anarki-kapitalismoKulturoRožďalovice4-a de decembroFutbala Mondpokalo 2022NaŭroVilla FarnesinaBurbonojEnsorĉoPonto Reĝino LudovikinoHarry PotterFilipo la 3-a (Francio)BramaputroAlbanioRomia temploLikva demokratioDinastioGnostikismoKornélia Gaál1810AstanoSilsSvislando2024ParizoTitano (luno)Bajta vic-ordoTurkioBuŝa seksumadoEjakuloHsinĉuMadama ButterflyHonkongoReadingĜermolisto de belgaj esperantistojPrusioSvahila lingvoJusta uzoTurandot🡆 More