Sulfurkanario

La Sulfurkanario, Serinus sulphuratus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ili estas loĝantaj birdoj en centra kaj suda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfurkanario
Sulfurkanario
Sulfurkanario
Sulfurkanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. sulphuratus'
Serinus sulphuratus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{300px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sulfurkanario
Sulfurkanario
vdr

Tiu specio troviĝas en malfermaj maldensaj arbaraj habitatoj, kiaj montetodeklivoj kun arboj aŭ arbustoj kaj arbarbordoj. En Sudafriko ilil loĝas ĉefe en marbordaj areoj, marborda makiso, arbustaro laŭlonge de rojoj, ĝardenoj kaj areoj kun disa vegetaĵaro. Ili ne estas veraj migrantaj, sed entreprenas kelkajn sezonajn movojn.

Aspekto

La Sulfurkanario estas 15–16 cm longa kun tre fortika beko, kiu estas mallonga, konusforma kaj tre fortika ĉebaze. La beko estas helbruna kun rozeca aŭ flaveca bazo. La kruroj kaj piedoj estas rozecbrunaj. Ĝi havas flavecverdajn suprajn partojn kun malhelverda strieco, flavecverdaj orelkovriloj kaj mustaĉa strio, kaj du flavaj flugilstrioj. La subaj partoj estas flavaj, kun verdeca nuanco en flankoj kaj brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo estas pli brila, kun pli granda beko, pli markata kapobildo (flavaj superokula strio, vanga makulo kaj mentono), pli brilflavaj flugilstrioj kun verdeca pugo. Junuloj estas pli senkoloraj, pli grizaj kaj malpli flavaj sube ol la plenkreskuloj.

Estas tri subspecioj.

  • S. s. sulphuratus estas la nomiga raso de sudokcidenta kaj suda Kabprovinco
  • S. s. wilsoni de orienta Kabprovinco al suda Mozambiko estas pli malgranda, relative pli malgrandbeka, kaj pli pala aŭ pli flavecverda ol la nomiga formo. La subaj partoj estas tutflavaj.
  • S. s. sharpii de norda Mozambiko al Kenjo estas pli malgranda kaj pli pala aŭ pli flavecverda ol la nomiga formo. Ties bekogrando estas intermeza inter la aliaj du rasoj.

La grado je kiu tiu birdo estas verda aŭ flava varias konsiderinde laŭ regionoj. Sudaj birdoj estas pli verdaj ol nordaj birdoj, eĉe ene de subspecioj, ĉefe ĉe S. s. sharpii.

La Sulfurkanario povas esti konfuzata kun la Mozambika kanario, sed tiu specio estas pli malgrandbeka kun multe pli markata kapobildo kaj pli brilflava pugo.

La alvokaj notoj de la Sulfurkanario en la sudo de ties teritorio estas trilecaj, tre altatonaj sŭirriŭirritĉirrap. La kanto estas miksaĵo de ĉirpado, fajfoj kaj trilado, same altatona ol la alvoko. Nordaj birdoj havas pli rapidan, pli altatonan kaj malpli miksecan kaj pli muzikecan version de la kanto.

Kutimaro

Reproduktado

La Sulfurkanario reproduktiĝas el aŭgusto al oktobro. La nesto estas malferma taso konstruata el fajnaj tigetoj kaj alia plantomaterialo kaj kovrita per pli milda plantomaterialo. Ĝi estas situa en folieca arbusto aŭ arbo.

Manĝo

La Sulfurkanario estas malpli gregema ol aliaj kanarioj. Ili tendencas troviĝi solaj aŭ en paroj, aŭ foje en malgrandaj grupoj, kaj estas komuna vizitanto de ĝardenoj. Ili manĝas fruktojn, semojn, florojn kaj burĝonojn. Malmolaj semoj estas rompitaj per la fortika beko.

Referencoj

Tags:

Sulfurkanario AspektoSulfurkanario KutimaroSulfurkanario ReferencojSulfurkanarioAfrikoBirdoFringedojKanarioLoĝantaj birdojPaserinaSerinoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

East SussexPoluoLipovaNational Center for Biotechnology InformationRevolucio de la DiantojGamelanoUshuaiaSandviĉo (seksumado)RuĝaLongitudoJózsef Nemes-LampérthStefan ZweigSântanaPIVProksimaĵoj Valencio3-Hekseno1901Literatura MondoArad (Israelo)Universitato HarvardBenicàssim (stacidomo)LeviloVillanova Marchesana2-Nonino1-NoninoNubo.reMineralo26-a de apriloCarl DavisUsona MararmeoBajtoMalvola orgasmoLéonce DeprezSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Petr Tomašovský2020Provinco CienfuegosStudentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto4-NonenoRembrandtInternacia Junulara KongresoOceanografioLotte ZweigEl-NinjoKanada TagoPlatonoBananoČakov (distrikto Benešov)EtikoMariana FosegoNajadoFrancioPecicaBudhismo en JapanioStrato Respubliko (Tjumeno)MadridoBudhismoRSSAplikprograma interfacoInterretoOrdo (biologio)RusioCentra vokaloFizika taŭgecoDeklaracio pri EsperantoMilena VelbaWilliam Shakespeare🡆 More