La Sulavesa maro situas en la okcidenta parto de la Pacifika Oceano.
Ĝi estas limigita de la insularo Suluo norde, kun la Sulua maro , kaj la insulo Mindanao, Filipinoj. Oriente troviĝas la insuloj Sangi, sude la insulo de Sulaveso kaj okcidente la insulo de Borneo. Ĝi okupas areon de 280 000 km², kaj atingas profundecojn de ĝis 6.200 m.
Sulavesa maro | |
---|---|
maro [+] | |
Akvejo | Pacifiko |
Koordinatoj | , 122° 0′ 0″ O 31223° 0′ 0″ N, 122° 0′ 0″ O |
Areo | 280 000 km² (28 000 000 ha) [+] |
Sulavesa maro | |
Vikimedia Komunejo: Celebes Sea [+] | |
La hegemonia klimato en tiu zono estas tropika. Inter la baseno de Sulaveso kaj la Foso de la Filipinoj okazas la interŝanĝo de akvo kun la Pacifiko. En somero, la musono provokas la interŝanĝon de akvo kun la maro de Javo tra la Makasara Markolo.
La Sulavesa maro enhavas varian flaŭron kaj faŭnon, elstaranta la kolonio de cetacoj, ĉar 26 el la 78 specioj de balenoj vivas en tiuj akvoj. Inter la faŭno elstaras ankaŭ la koraloj, barakudoj, martestudoj kaj tunisedoj.
La Sulavesa maro estas konata pro la ekzisto de piratoj kiuj atakas fiŝkaptajn ŝipojn kaj eĉ grandajn kargoŝipojn. Por eviti tion, la aŭtoritatoj luktas kontraŭ la piratoj pere de modernaj teknologiojn kaj rapidaj ŝipoj, radaroj kaj GPS. Por protekti turismon, Malajzio disvolvigas sian armeŝiparon tra tiu maro, por eviti reokazo de ostaĝokaptado kiel okazis jam en 2000 fare de filipinaj ribeluloj.
Filipinaj kaj usonaj sciencistoj ĵus trovis ŝajne inter 50 kaj 100 novajn speciojn de marfaŭno en la Sulavesa maro inter Filipinoj kaj Indonezio, unu el la plej gravaj rezervejoj de biodiverseco de la planedo.
Inter ili troviĝas oranĝa kukumo, tio estas fiŝeto simila al tiu kiu rolulas en la animea filmo de Disney "Serĉe Nemon" aŭ vermo kun tentakloj kiuj eliras el sia kapo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sulavesa maro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.