Sudermanio (latine Sudermania, svede Södermanland laŭvorte lando de sudaj homoj, vikipediisme (evitinde) esperantigita kiel Sodermanlando aŭ Sudermanlando) estas historia provinco en Svedio (en esperantaj rondoj konata kiel naskiĝprovinco de Valdemar Langlet).
Ĝi apartenas al la ĉefregiono Svealand kaj situas sude de Uppland kaj la lago Mälaren, norde de Östergötland, okcidente de Stokholmo kaj oriente de Närke, laŭ la suda bordo de lago Melareno kaj bordanta ankaŭ Baltan Maron. Ĝi estas dividita inter tri gubernioj: la okcidenta parto estas Södermanlands län, la orienta parto estas parto de Stockholms län, kaj eta parto je la sudlimo apartenas al Östergötlands län. Plej grandaj urboj estas Eskilstuna, Nyköping, Södertälje kaj Katrineholm.
Sudermanio | |||
---|---|---|---|
Historia provinco | |||
Blazono | |||
Historiaj provincoj de Svedio [+] | |||
Lando | Svedio | ||
- koordinatoj | , 17° 0′ 0″ O 591759° 0′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O | ||
Areo | 8 388 km² (838 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 384 630 [+] (31-a de decembro 2020) | ||
Denseco | 165,07 loĝ./km² [+] [+] | ||
Sudermanio | |||
Vikimedia Komunejo: Södermanland [+] | |||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sudermanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.