Subhoko estas diakrita signo (¸) kun similo al hoketo.
La subhoka arketo ĉiam malfermas sin kontraŭe al la legodirekto, samkiel dekstra parentezo. (Krom ĉe minuskla g en la Latva, kie ĝi pro kialo praktika-estetika aperas 180-grade turnita super la litero.) Subhoko originas en subskribo de minuskla Z post C: cz al cz al ç; la nomo "cedilo" venas de la malnov-Hispana cedilla aŭ zedilla "zo-eto".
La plej vaste uzata litero subhoka estas Ç. Subhokoj ankaŭ aperas ĉe la litero S, kaj en la Latva ortografio ĉe G, K, L, N. La subhoko en latva skribo ofte pli similas al fiksita komo ol ĉe C kaj S.
En rumanlingvaj tekstoj oni ofte vidas subhokajn S kaj T. Tio tamen estas eraro, estigita pro mankohava teĥniko. Tiuj S kaj T devas havi subkomojn.
A̧ a̧ - Ç ç -Ḑ ḑ -Ȩ ȩ -Ɛ̧ ɛ̧ - Ə̧ ə̧ - F̧ f̧ - Ģ ģ - Ḩ ḩ - I̧ i̧ - Ķ ķ - Ļ ļ - M̧ m̧ - Ņ ņ - O̧ o̧ - Ɔ̧ ɔ̧ - Q̧ q̧ - Ŗ ŗ - Ş ş - Ţ ţ - U̧ u̧ - X̧ x̧ - Z̧ z̧
Ne konfuzu kun: subkomo, ogoneko
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Subhoko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.