La Stanforda Enciklopedio de Filozofio (angle Stanford Encyclopedia of Philosophy; akronime SEP) estas reta filozofia enciklopedio malfermita al libera aliro kaj prizorgata de Universitato Stanford .
La SEP estis komence evoluigita kun la helpo de publika financado de la Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj kaj la Nacia Scienca Fondaĵo en Usono. La longperspektiva kvestprogramo por konservi liberan aliron al la enciklopedio estas subtenata de multaj bibliotekoj, inkluzive de universitataj bibliotekoj .
Stanford Encyclopedia of Philosophy | |
---|---|
akademia revuo • malferme atingebla akademia revuo | |
Retadreso | plato |
Tiuj institucioj kontribuas sub programo preparita fare de la SEP en kunlaboro kun la Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition (SPARC), la International Coalition of Library Consortia (ICOLC), kaj Lyrasis (SOLINET; Sudorienta Biblioteko-Reto), kun kongruaj kontribuoj de la Nacia Fondaĵo por la Homaj Sciencoj .
Ĉiu artikolo estas skribita kaj prizorgata de fakulo en sia fako, inkluzive de profesoroj de pli ol 65 akademiaj institucioj tra la mondo. Krom esti enreta, la enciklopedio baziĝas sur la tradicia akademia aliro de la plej multaj enciklopedioj kaj akademiaj ĵurnaloj, kun la celo atingi maksimuman kvaliton:
La enciklopedio estis kreita en 1995 fare de Edward N. Zelta, kun la celo konstrui dinamikan enciklopedion, kiu estas regule ĝisdatigita, tiel neniam malnoviĝinta, male al presitaj enciklopedioj . La baza teksto de la enciklopedio permesas la publikigon de kontraŭaj artikoloj pri la sama temo por reflekti la neeviteblajn diferencojn de opinio inter la filozofoj.
Aŭtoroj kontribuanta al la encyclopedia donas Stanford Universitato la permeso eldoni la artikolojn, sed reteni la kopirajton al tiuj artikoloj . En aŭgusto 2022, la enciklopedio havis 1,775 kontribuojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stanford Encyclopedia of Philosophy, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.