Sovaĝejo estas – kiel pejzaĝo kaj naturo – ne scienca, sed komunlingva esprimo kun du diversaj signifoj.
Unu signifo de sovaĝejo estas la de la homo preskaŭ ne tuŝata naturpejzaĝo, kiu estas priskribebla per natursciencaj parametroj kaj kiu distingiĝas de la kulturpejzaĝoj, urboj, agrikulturaj areoj, forstoj ktp.. En tiu senco oni povas nomi ankoraŭ ĉirkaŭ unu kvaronon de la tera surfaco sovaĝejo.
La dua signifo de sovaĝejo estas pritakso koncerne la valoro. Laŭ tio, regiono estas sovaĝejo, se ĝi estas la kontraŭo de iu ajn kultura ordoprincipo. La valorigo povas esti kaj pozitiva kaj negativa: malplivaloriga ekzemple kiel „sovaĝa, ĥaosa“ naturo male al la kultivata naturo, plivaloriga ekzemple kiel „senpeka, pura “ pranaturo.
La esprimo: „kulturpejzaĝo“ estas same ne precize kiel la esprimo sovaĝejo. Fine temas pri mondrigardo kaj demando de filozofio kiel la diferenco inter homo kaj naturo.
En Nov-Zelando sovaĝejo estas senloĝata areo, por kiu oni bezonas minimume du potagaj marŝoj por trairi ĝin, tio egalas al 1.500–5.000 km².
Laŭ la leĝo pri la protekto de la sovaĝejo de 1964 (Wilderness Act) staras en Usono areoj de minimume 20 km², kiuj ne estas loĝataj kaj estas naturaj pejzaĝoj aŭ insuloj, kiuj ankaŭ rajtas est pli malgrandaj. Sovaĝaj areoj estas nomitaj de la Usona kongreso. Ekzistas 757 (stato 2012) sovaĝaj areoj en 44 de la 50 federaciaj ŝtatoj kaj Puertoriko.
En februaro 2009 la Eŭropa parlamento laŭ iniciato de aro de neregistaraj organizoj (NRO) akceptis (ne jure devigan) rezolucion por la konservado de la sovaĝaj areoj en Eŭropo, kiu estu integrata en la naturprotekta reto Natura 2000.
La plej ankoraŭ restantaj sovaĝejoj de Okcidenta Eŭropo troviĝas en Fenoskandio. Se en areo ne estas markitaj migropadoj kaj turismaj instalaĵoj kaj seninterrompaj areoj pli grandaj ol 1000 km² kaj kiuj estas pli ol 15 km for de stratoj kaj fervojoj, tiuj areoj nomiĝas en Svedujo „Sovaĝaj kernoj“. Laŭ tiu difino ekzistas naŭ sovaĝaj kernoj. Ili troviĝas nur en la norda provinco Norrbotten. Tiuj areoj egalas al 4,5 % de la tuta sveda areo kaj 14,5 % de la areo de Norrbotten. Ĉiu senloĝata areo kun minimume 10 km² (Suda kaj Meza Svedujo) respektive 20 km² (Norda Svedujo), kiu ne estas pli mallarĝa ol 1 km, estas nomata „senvojaj areoj“.
En la dense loĝataj landoj de Eŭropo, kie la origina sovaĝejo ankoraŭ troviĝas en montaraj regionoj (ekzemple ankoraŭ 4 % de la Alpoj estas konsiderata sovaĝejo) la minimuma grandeco estas multe pli malgranda. Ekzemple la NABU (naturprotekta ligo de Germanujo postulas minimume 0,4 km² por sovaĝejo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sovaĝejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.