Solrego (aŭ aŭtokratio) estas ŝtatformo, en kiu ĉiuj povoj de la politika sistemo estas unuigitaj en centran forton, kaj kiu permesas neniujn kontribuojn de la popolo al la ŝtata povo.
La posedanto de la povo povas esti unuopulo aŭ grupo (partio, oficiraro aŭ komitato).
Interalie oni konsideras absolutan monarĥion kaj diktatorecon formoj de solrego. Unu diferenco inter diktatoreco kaj absoluta monarĥio estas, ke absoluta monarĥo akceptas la dian kaj/aŭ historian juron kaj donas al siaj subuloj protekton de persono kaj posedaĵoj. La diktatoro aliflanke ne estas ligata al iuj juraj normoj kaj pli arbitre interpretas ekzistantajn tradiciojn aŭ ordonojn.
La gvidanto de solrega sistemo nomiĝas solreganto, solregisto aŭ aŭtokrato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Solrego, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.