La insulo Soledad (soleco, do ankaŭ insulo Soleco), en angla East Falkland nome Orienta Falklando kaj en hispana Isla Soledad) estas la plej granda insulo de la Falklandoj aŭ Malvinoj en Suda Atlantiko ĉe suda Argentino, kun areo de 6,605 km² nome 54% el la totala areo de la Falklandoj.
La insulo konsistas el du ĉefaj terpecoj, la plej suda el kiuj estas konata kiel Lafonia, kun mallarĝa istmo kiu estis scenejo de la Batalo ĉe Anserejo dum la Malvina Milito.
La du ĉefaj setlejoj en la Falklandoj, nome Stanlejo kaj Mount Pleasant, ambaŭ el kiuj estas en la norda duono de la insulo Soledad estas hejmo de tri kvaronoj de la populacio de la insulo.
La insulo Soledad, kiu havas areon de 6,605 km², ĉirkaŭ duono de la totala areo de la insuloj konsistas el du terpecoj de proksimume sama grando. La insulo estas preskaŭ duonigita de du profundaj fjordoj, nome Seno Choiseul kaj Brenton Loch-Grantham Sound kiuj estas separataj de 2.2 km larĝa istmo kiu konektas Lafonia-n en la sudo kun la norda parto de Orienta Falklando. La insula marbordo de 1,668.7 km havas multajn pli malgrandajn golfetojn, insuletojn kaj terkolojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Soledad, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.