Skylab estis la unua usona kosmostacio.
Ĝi orbitis la teron ekde 1973 ĝis 1979, kaj ĝin vizitis 3 homskipoj en 1973 kaj 1974. Ĝi pezis 75 tunojn. La nomo Skylab estas angla mallongigo de Sky Laboratory, aŭ "ĉiela laboratorio".
Skylab | ||
---|---|---|
kosma laboratorio • kosmostacio | ||
Lando(j) | Usono vd | |
Kosmostacio Skylab | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
Priskribo | ||||
Ŝipanaro: | 3 | |||
Lanĉo: | 14-a de majo de 1973 | |||
Lanĉejo: | Kennedy Space Center | |||
Reeniro: | 11-a de julio de 1979 | |||
Maso: | 77 088 kg | |||
Orbita alto: | 434-442 km | |||
Orbita inklinacio: | 50º | |||
Orbita periodo: | 93,4 min | |||
Orbitoj en tago: | 15,4 |
Skylab estis lanĉita la 14-an de majo 1973 je 17:30:00 UTC, de 2-ŝtupa versio de la Saturn-5 puŝilo-raketo (misio SL-1). Dum la lanĉo, ĝi grave difektiĝis: ĝi perdis ĝian kontraŭ-mikrometeoroidan ŝirmon, ĝian sunŝirmon, kaj unu el ĝiaj ĉefaj sunpovaj paneloj. Rubo el la perdita ŝirmo plue malhelpis la etendon de la restanta sunpova panelo, tiele kaŭzante grandan mankon de povo. La unua homskipo, kiu estis lanĉita la 25-an de majo 1973 (misio SL-2), vaste riparis la kosmostacion dum kosmopromenado. Du pluaj misioj okazis la 28-an de julio 1973 (SL-3), kaj la 16-an de novembro 1973 (SL-4}. La homskipoj restis surborde de la kosmostacio, respektive, 28 tagojn (SL-2), 59 tagojn (SL-3), kaj 84 tagojn (SL-4). La lasta homskipo de Skylab revenis al la tero je la 8-a de februaro 1974.
Skylab estis reekipita S-4B dua ŝtupo de Saturn-1B puŝilo-raketo, restaĵo el Projekto Apollo, komence intencita por unu el la nuligitaj terorbitaj misioj de Apollo.
Skylab orbitis la teron 2476 fojojn dum la 171 tagoj kaj 3 horoj kiam ĝi estis okupita de la tri homportantaj misioj. Kosmonaŭtoj faris dek kosmopromenadojn, totaligante 42 horojn kaj 16 minutojn. Oni faris ĉirkaŭ 2000 horojn da sciencaj kaj medicinaj eksperimentoj, inkluzive de ok sunaj eksprimentoj. Oni malkovris sunajn korontruojn. Multaj eksperimentoj esploris la reagojn de la kosmonaŭtoj al longaj periodoj de senpezeco. Ĉiu misio de Skylab atingis novan rekordon de la daŭro pasita en kosmo de kosmonaŭtoj.
Post la lasta misio, SL-4, Skylab estis forlasita en orbito kiu supozeble daŭrus 8 jarojn almenaŭ. Oni planis, ke la kosmopramo plialtigu ĝin al pli sekura alto en 1979, tamen la pramoj ne estis pretaj ĝis 1981. Multaj konsideris Skylab-on kosma rubo. Pligrandiĝanta suna agado, kiu varmigis la eksterajn tavolojn de la tera atmosfero, tiele pligrandigante ties trenon sur Skylab, kaŭzis ĝian fruan reeniron en la atmosferon je proksimume 16:37 UTC, la 11-an de julio 1979.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Skylab, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.