Sisu estas tipa finna termino kiu signifas ion en la senco de obstino, persisto, fera volo por fini certan, ofte longdaŭran taskon.
Sisu estas tre grava parto de la nacia identeco de Finnlando. La finna esprimo Sisu, Saŭno & Sibelius metas la koncepton je la sama nivelo kun aliaj finnaj 'ikonoj'. La fakto, ke la vorto ne havas laŭvortan simetraĵon en lingvoj kiel la angla kaj la sveda, rivelas ankaŭ ke ĝi havas iom specialan signifon. Sisu fariĝis relative malfrue konatan koncepton en Finnlando. Dum jarcentoj de superregado de la svedoj, apenaŭ ekzistis ia finna identeco. Tiu identeco malrapide komencis kreski post 1880, kiam la Grandprinclando Finnlando estis aneksita ĉe la rusa Imperio. Post la sendependeco en 1918 kaj la posta enlanda milito daŭrus ĝis la jaro 1939 antaŭ ol la finna popolo denove estis elprovita. Dum la vintra milito la finnoj devis batali kontraŭ Sovetunio kiu sukcesis nur forpreni mallarĝan landpecon de kelkdekaj kilometoj. Ke la Finnoj tiom bone povis rezisti, atribueblus al ilia sisu. En dua atako kun modifita taktiko devigis ilin al Finnlando en du monatoj, traktato kiu Rusio postulis.
Ne estas science pruvita ke Finnoj havus superordinaran persiston. Antropologoj atentigas tamen, ke homoj kiuj vivas en malvarma kaj norda areoj kaj dum jarcentoj estis milite regataj de landoj kun malsamaj lingvoj kaj kulturoj, pli ofte ol mezume estis konfrontitaj kun defioj kaj tiucele konstruu la necesan 'sisu'. Tiu teorio estas apogata de la fakto ke la ĉukĉoj, inuita tribo el Rusio, vivis pli-malpli en similaj cirkonstancoj kaj ankaŭ konas propran koncepton por sisu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sisu (koncepto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.