La Sinagogo de Zemun, (serbe Земунска синагога ) estas iama religia konstruaĵo en Zemun, en Beogrado, en Serbio.
En Zemun kaj Beogrado nun troviĝas po 1 sinagogoj. Iam estis en Zemun ankaŭ alia sinagogo, sed en 1944 bombo trafis ĝin.
Sinagogo de Zemun | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Lando | Serbio vd | ||
Situo | Beogrado | ||
Situo | |||
Geografia situo | , 20° 24′ 30″ O 44.8427777820.4083333344° 50′ 34″ N, 20° 24′ 30″ O | ||
| |||
| |||
La judoj konstruis sinagogon en tiam Aŭstria-Hungaria urbo en 1850. Dum la 2-a mondmilito Germanio okupis tiu ĉi regionon kaj la faŝistoj deportis la judojn. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. En 1962 la urbo akiris la sinagogon kaj interne trakonstruis ĝin por kultura centro. Ekde 1997 la sinagogo estas luita por gastejo-restoracio, sur la etaĝo lingvolernejo funkcias. En 2005 la restinta juda komunumo de Zemun komencis kolekti monon por aĉeti la malantaŭan parton de la sinagogo.
La konstruaĵo situas sola en korto. Ĝi ne havas turon, sed imponan navon. Pli supre sur la fasado estas triangulo, kies mezo ronda fenestro situas. Pli sube estas 3 fenestroj. Interne nenio memorigas pri sinagogo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sinagogo de Zemun, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.