Sikofanto

Sikofanto estis (en la antikva Ateno) la moka indiko por viro, kiu - por riĉigi sin aŭ por sendanĝerigi politikajn rivalojn - misuzis la rajton de ĉiu Atena civitano akuzi kuncivitanon ĉe juĝejo.

La Greka vorto συκοφάντης origine signifis figojmontranto , t.e. persono, kiu konigas ŝteliston de relative senvaloraj varoj: "Jen, li forkaptas figojn!". Antikvatempe oni klarige diris, ke foje estis malpermesite eksporti Atikajn figojn; kaj kiam montriĝis ke oni kontrabandas pri figoj, oni starigis kontrolistojn - jen la figomontrantoj.

Sikofanto
Ilustraĵo de Botticelli de Inferno de Dante montras malsincerajn flatulojn kaj sikofantoj enekskrementiĝas en la dua fosaĵo de la oka cirklo.

La Atena leĝaro ne konis la oficon de ŝtata akuzisto por komenci procesojn kontraŭ krimuloj. Se iu krimis, kaj se tio iun ĝenis, tiu lasta komencu proceson.

La leĝofaristo Solono verdiktis, ke ĉiu civitano rajtas akuzi iun ajn civitanon pro krimo. Eventuala financa gajno estos minimume parte por la (ja prava) akuzinto. Meze de la 5-a jc a.Kr. tio kondukis al misuzo: kelkaj homoj ekvidis bonan metodon relative facile "perlabori" monon: oni iun akuzis, kaj por provi eskapi la ĝenon de la ofte longedaŭra proceso, tiu pagis al la akuzinto, por ke ĉi tiu nuligu la akuzon. Tio estis la sikofantoj.

Ĉar en la demokrata Ateno neniu povis antaŭvidi la rezulton de proceso (ankaŭ juĝistojn kaj ĵurianojn oni elektis lotumade), multaj prefere pagis ol atendi ...

Ĉar multaj riĉaj civitanoj fariĝis viktimoj, tio grave helpis la kontraŭ-demokratian oligarĥian opozicion. Dum la diktatoreco de la "Tridek" multaj famaj sikofantoj estis mortkondamnitaj.

Jam en la antikva epoko la vorto iĝis malapreza sinonimo por la vorto denuncanto, kaj en tiu signifo ĝi en iuj lingvoj ankoraŭ uzatas nuntempe. Ekzemple en la angla lingvo la nomo sycophant asociiĝas kun esperantlingvaj konceptoj kiel fi-denunco, kalumnio kaj perfido.

Referencoj

Tags:

Antikva AtenoAntikva tempoAtikoFigojJuĝejoŜtelisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Nazia GermanioViborga golfoYSuverena kortumo1985KonĝuHungarioManchester City F.C.TeresinaKartvelioSandviĉo (seksumado)ISO 8601PlayStation 2EocenoAKB48FakultatoMajmunaKatolika eklezioHomaj rajtojAgrikulturo en Nederlando69NysaHerman HeijermansGuberniestroCifereca analitikoBiologia klasadoFrancisko Valdomiro Lorenz3La Kunularo de l' RingoElemento de grupo 11Kaley CuocoPOro4Juchitán de ZaragozaGentlemen Prefer Blondes (1953)Peono (ŝako)2DTeĥo (sporto)Unua Kaŝmira MilitoPortugalioBiologioNOrganizo de mondheredaĵaj urboj22-a de januaro321 FlorentinaJordi WildRotacia motoroOrdeno de la Brita ImperioKapitalo21-a de martoLoĝdensoLudkartoWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)AnglioZé PelintraBergeracInternacia fonetika alfabetoMuzeo CzartoryskiSenkontesta mondĉampiono (boksado)JBaratoWi-FiBurgo de ŜemiranĜamŝoroEvaChigninAliancanojVjetnama militoLegnicaInĝenierartoLinuxButano🡆 More