Senelflua Baseno

En geografio, senelflua baseno, ankaŭ nomata fermita baseno, estas akvokolekta areo, de kiu ne estas elfluo de akvo, nek sur la surfaco kiel riveroj, nek subtere per fluo aŭ difuzo tra roko aŭ grundo.

Senelfluaj basenoj estas ankaŭ nomata "sistemoj de ena elfluo". Ofte en senelfluaj basenoj ekzistas salakvaj lagoj.

Senelflua Baseno
La bordoj de lago Hart, senelflua dezerta lago en Sudaŭstralio

Kvankam senelfluaj basenoj povas ekzisti en ĉiu klimato, praktike ili estas plej kutimaj en varmaj dezertoj. En lokoj kun pli alta kvanto de pluvo, la erozio de la akva fluo kutime faras kanalojn (precipe dum inundoj), rompante barojn al la pli granda ĉirkaŭanta akva sistemo, do rompante la akvodisliman barilon inter la senelflua sistemo kaj la ĉirkaŭbaranta tereno. La Nigra Maro iam estis tia lago, havante sendependan akvan sistemon antaŭ kiam la Mediteraneo rompis la terenon apartigantan ilin du.

En varma dezertoj, enfluo estas malgranda kaj malpligrandigata pro suna vaporigo, ege malplirapidigante la formiĝadon de elfluaj sistemoj. La fermita naturo de ĉi tiu akvofluo ofte kondukas al la kolektiĝo de saloj kaj alia mineraloj en la lago. Mineraloj alportitaj el la ĉirkaŭbarantaj rokoj estas deponitaj en la senelflua baseno, kaj restas, kiam la akvo, kiu portis ilin tien, forvaporiĝas. Tial senelfluaj basenoj ofte enhavi (mult)ampleksajn salajn areojn (ankaŭ nomataj salaj platoj). Ĉi tiuj areoj, kiuj povas havi grandan, malmolan kaj platan surfacon, estas iam uzataj por aviado.

Kaj konstantaj kaj sezonaj senelfluaj lagoj povas formiĝi en senelfluaj basenoj.

Rimarkindaj senelfluaj basenoj kaj lagoj

Senelflua Baseno 
Gravaj senelfluaj basenoj de la mondo. Basenoj estas montrita en griza koloro; gravaj senelfluaj lagoj estas montrita en nigra.

Estas nur 5 alto-dezertaj fermitaj lagoj en la mondo, tri el la kvin estas en la mezoriento, la aliaj du estas en Nevado en Usono – lago Walker kaj Piramida Lago.

  • Granda parto de okcidenta kaj Mezazio estas sola, grandega enlanda baseno. Ĝi enhavas nombron de lagoj, inkluzivante la jenon:
  • La Morta Maro, la plej malalta punkto sur Tero kaj unu el la plej salaj akvaĵoj en la mondo, situanta inter Israelo kaj Jordanio.
Senelflua Baseno 
Malver-kolora satelita foto de Aŭstralia Eyre.
Fonto: Tera Observatorio de NASA

Antikvaj senelfluaj basenoj

Iuj el antikvaj senelfluaj sistemoj:

  • La Nigra Maro, ĝis ĝia kuniĝo kun la Mediteraneo.
  • La Mediteraneo mem kaj ĉiuj ĝiaj alfluantaj basenoj.
  • Lago Lahontan en okcidenta Usono.
  • Basenoj de Ebro kaj Duero, en kiujn fluis akvo de plejparto de norda Hispanio dum la Neogena epoko kaj eble Plioceno.
  • Lago Bonneville (Utaho).

Tags:

Akvokolekta areoGeografioRiveroSalakva lago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LumoListo de historiaj eventojLupusa nefritoMiyoshi EtsuoRheinische PostAristoteloChatGPTRusia revolucio de 1917Henriko la 3-a (Francio)Julio CezaroArthur de GobineauDinastio QingMasturbadoUnua MondmilitoRomo2003GoogleCarl von RokitanskyAnarkioT-Rex-LudoPorto-Riko7Once Upon a Time in HollywoodBuchèresNamibioKoboloAprilo de 2010NepaloGeragera Booth RakontoTurkioListo de landoj laŭ loĝantaroBIsraeloLa Kunularo de l' Ringo1998Radostín (distrikto Havlíčkův Brod)Auguste CharloisVjetnamioKvadrata kilometroEdge of TomorrowKirgizioPlena Manlibro de Esperanta GramatikoRetpoŝtoInternacia sistemo de unuojOe KenzaburoEsperanto-simboloPokero1962UniversitatoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Anglosaksa lingvoViborga golfoIndonezioMonda heredaĵo de UneskoGriza papagoKomunumo de naciojLatina lingvoBiologioJuchitán de ZaragozaPlungėFinnlandoJan Jindřich LoeweHenriko la 4-a (Francio)La Chaux-de-FondsUnuiĝintaj NaciojTSiberioBajtoFelkostumo🡆 More