La Sekreta voĉdonado, nomita ankaŭ Sekreta voĉdonrajto, estas garantio de la balotsistemo, kiu malhelpas al homoj influi la voĉdonadon de specifaj voĉdonantoj aŭ eksscii kiel ili voĉdonas.
Se voĉdono ne estas sekreta, la voĉdonado povas poste havi konsekvencon por la voĉdonanto, aŭ kaŭzi libermankon jam dum la voĉdonado. La ĉefa celo de la sekreta voĉdonado estas ke la voĉdonado estu libera kaj senkondiĉa, en kiu estu nur la suverena volo de la voĉdonanto. La sekreta voĉdonado havas la esencan valoron garantii ke la voĉdonado esprimu reale la volon de la voĉdonantaro, pro kio ties rompo povas esti punita kiel delikto.
Por garantii la sekretecon, en balotado kutimas organizado de apartaj ejoj konataj kiel malhelaj ĉambroj, kiuj permesas la privatecon dum voĉdonado, kie neniu povas rigardi aŭ kontroli la voĉdonadon. Elirinte el tiu ejo, la fermita koverto estas metita persone de la voĉdonanto en balotujo kun multaj aliaj kovertoj, kio malebligas postan identigon de unuopaj kovertoj. Same la balotkartoj devas ne montri personajn markojn. Kaj same estas malpermesita mencii la sencon de la voĉdonado parole, en la balotejo.
La sekreta voĉdonado estas la malo al la parola voĉdonado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sekreta voĉdonado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.