Secondo CAMPINI (; naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1904 en Bolonjo, mortis la 7-an de februaro 1980 en Milano) estis itala inĝeniero kaj unu el la pioniroj de la jetmotoro.
Campini en 1931 skribis proponon al la Itala Aera Ministerio pri jeta propulsio kaj en 1932 demonstris jetpelitan boaton en Venecio. Per apogo de la Aera Ministerio, li komencis laboron kun la itala aerforta produktisto Caproni por evoluigi jetan aviadilon, la Campini Caproni CC.2, kiu unuafoje flugis en 1940.
Secondo Campini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1904 en Bolonjo |
Morto | 7-an de februaro 1980 (75-jaraĝa) en Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio |
Alma mater | Universitato de Bolonjo |
Okupo | |
Okupo | Q10497074 • inventisto |
La "Thermojet" – evoluigita de Campini – diferencas al la hodiaŭaj jetmotoroj. La motoro de Campini uzis kutiman piŝtan motoron por kunpremi la aeron, kiu estis miksita kun fuelo kaj estis sparkita. Moderna jetoj baziĝas je principo de turbojeto, sed la jeto de Campini estis neniam vera jeto.
Post la dua mondmilito Campini elmigris al Usono, kie li ellaboris diversajn armeaĵojn kiel bombaviadilon YB-49.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Secondo Campini, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.