Schalunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schalunen (stacidomo). |
Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Schalunen | |
---|---|
Blazono de Schalunen | |
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
Koordinatoj | 47° 6′ 34″ N 7° 31′ 34″ O / 47.10944 °N, 7.52611 °O 7° 31′ 34″ O / 47.10944 °N, 7.52611 °O |
Nombro de loĝantoj | 380 |
Areo | 1,39 km² |
Alteco | 500 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3314 |
Komunumkodo | 0549 |
Mapo de Schalunen | |
Schalunen situas duonan kilometron okcidente de la rivero Emme en la Svisa Mezlando en la ekstrema nordoriento de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 11 kilometrojn sude de Soloturno kaj 23 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La okcidentan limon de la komunumo formas la tiel nomita ĉefkanalo (Hauptkanal), kiu pasas paralele al Emme. La komunumo konsistas el la du partoj Schalunen kaj Holzhüser.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado.
Tra Schalunen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. Krome kondukas flankaj vojoj de Schalunen al Aefligen kaj al Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per trama fervojlinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno.
La unua dokumenta mencio de Schalunen datiĝas el la jaro 1249 kiel Chaluna. En la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko parto de la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Fraubrunnen. Tiun parton ek de la reformacio en la jaro 1528 administris la Voktejo Fraubrunnen. La alia pli granda parto de la vilaĝo apartenis al la malalta tribunalo de Bätterkinden kaj kun ĝi en la jaro 1510 estis atribuita al la berna Kamparvoktejo Landshut. Post la fino de la Helveta Respubliko Schalunen estis unuigita kaj atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Per la malfondo de la distrikto Fraubrunnen Schalunen la 1-an de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Schalunen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.