La sankta gralo estas fama vazo el la legendo pri la reĝo Arturo.
La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la gralo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.
Sankta gralo | |
---|---|
mita objekto • artefakto • glaso | |
Verko | Artura legendo The Once and Future King |
Informoj | |
La deveno de la vorto gralo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujo aŭ pistujforma trinkujo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sankta gralo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.