Barono Salomon Mayer von Rothschild (naskiĝinta la 9-an de septembro 1774 – mortinta la 28-an de julio 1855) estis viena bankiero devenanta el germana juda familio, fondinto de la viena branĉo de familio Rothschild.
Salomon Mayer Rothschild | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Salomon Mayer Rothschild |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1774 en Frankfurto ĉe Majno, Sankta Romia Imperio |
Morto | 28-an de julio 1855 (80-jaraĝa) en Parizo, Dua Franca Imperio |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Mayer Amschel Rothschild |
Patrino | Gutle Rothschild |
Frat(in)oj | Schönche Jeannette Rothschild • Nathan Mayer Rothschild • Carl Mayer von Rothschild • Amschel Mayer Rothschild • James Mayer de Rothschild • Henriette Rothschild |
Edz(in)o | Caroline Stern |
Infanoj | Betty de Rothschild, Baronne James de Rothschild • Anselm von Rothschild |
Okupo | |
Okupo | bankisto • artkolektanto |
Li naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel la tria infano kaj la dua filo de Gutle Schnapper (1753 - 1849) kaj Mayer Amschel Rothschild (1744 - 1812). En la jaro 1800 li edziĝis kun Caroline Stern (1782 - 1854). Ili havis du infanojn.
En la jaro 1835 li fariĝis posedanto de ferfabriko Vítkovice en Ostrava.
S. M. Rothschild fondis ostravan Minejon Šalomoun, nomita laŭ lia nomo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Salomon Mayer Rothschild, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.