Minejo Šalomoun, ofte indikata ankaŭ kiel Minejo Šalamoun, estas eksa nigrakarba minejo troviĝanta sur teritorio de la statuta urbo Ostrava.
La minejo rocevis sian nomon en la jaro 1844 laŭ sia fondinto, bankiero Salomon Mayer Rothschild.
La unuaj du esploraj boroj estis faritaj en la jaro 1840 sur vojkruciĝo de vojoj el Moravia Ostrava al Opava kaj al Vítkovice. La trovoj de karbo estis esperaj, sed la profundigadon de la ekspluata ŝakto forte komplikis malfavoraj naturaj kondiĉoj, precipe fluantaj sabloj kaj metano. Dank' al tiuj ĉi obstakloj la laboroj estis multfoje interrompitaj kaj la profundigado daŭrigis nur en la jaro 1871. Je du jaroj pli poste komencis konstruado de minista kolonio por okupitoj de minejoj Šalomoun kaj Minejo Karolina. En la jaro 1879 estis sur ligna ŝaktoskafaldo lokigita vapora maŝino kun plataj ŝnuregoj kaj unuetaĝa kaĝo. La minejoj Šalomoun kaj Karolina uzis komunan aerumigan ŝakton Antonín, kiu troviĝis en Placo de Smetana antaŭ Teatro de Antonín Dvořák (nuntempe sur ĝia loko troviĝas barigita elkondukilo de minejaj gasoj). Post premo de urbaj reprezentantoj la aerumigado estis aligvidita al aerumiga ŝakto Karolina, kiu troviĝis malantaŭ la hodiaŭa Domo de artoj. Enkadre de reorganizo estis en la jaro 1895 ĝis nun memstara minejo Karolina aligvidita sub minejon Šalomoun, kiu tiutempe atingis profundecon 549 metroj.
En la jaro 1905 la ekspluata ŝakto estis pliprofundigita en finan profundecon 780 metroj. La lignan turon anstataŭis ŝtala kun alteco 36 metroj, la vaporan maŝinon anstataŭis pli efika elektra maŝino. Dum krizo en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis ĉesigo de la ekspluatado kaj maldungo de ministoj. La minejo estis aligvidita sub Minejon Hlubina kaj estis en ĝi farataj nur riparigaj laboroj. Renovigo de la ekspluatado okazis nur en la jaro 1939. Post finigo de la dua mondmilito Šalomoun simile kiel ceteraj minejoj estis enmembrigita en nacian entreprenon Ostravaj ŝtonminejaj minejoj Ostrava, kie ĝi estis uzata plejparte kiel laborejo de faka ekzercado de ministaj metilernantoj. Ne estas seninterese, ke la 30-an de aprilo 1945, kiam Ostrava estis liberigita, la ĉeĥoslovaka flago flirtis kiel la unua en Ostrava sur ŝaktoskafaldo de la minejo Šalomoun.
Enkadre de konstruado de Frýdlantaj pontoj kaj Centra aŭtobusejo estis decidite pri likvido de la minejo. En la jaro 1973 okazis superŝuto de la ekspluata ŝakto kaj en novembro de 1974 forpafo de la ŝaktoskafaldo. Dum 130 jaroj de sia ekzistado la minejo ekspluatis 13,8 milionojn da tunoj da karbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Minejo Šalomoun, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.