La Sagokruca Partio (en la hungara: Nyilaskeresztes Párt – Hungarista Mozgalom estis politika partio simila al la germana Nazia Partio.
Sagokruca Partio | |
---|---|
Nyilaskeresztes Párt – Hungarista Mozgalom | |
partio | |
Lando | Hungario |
Estro | Ferenc Szálasi |
Lingvo(j) | Hungara |
Ideologio | Naziismo Ultranaciismo Faŝismo Hungarismo Hungara turanismo |
La gvidanto estis Ferenc Szálasi [sAlaŝi], kiu regis Hungarion de la 15-a de oktobro 1944 ĝis marto de 1945. Dum ĉi tiu mallonga periodo 80.000 judoj, ankaŭ virinoj, infanoj kaj maljunuloj estis deportitaj al la morto. Post la milito Szálasi kaj aliaj ĉefoj de la partio estis juĝitaj je morto.
Szálasi fondis la partion en 1935, kiun la ŝtato malpermesis por 2 jaroj. Poste tuj li fondis similan partion, sed ankaŭ tio malpermesiĝis kaj Szálasi devis iri al malliberejo. En 1939 dum la balotado tamen li povis partopreni per sia partio kaj akiris 15,41%. Tiu partio iĝis oficiale Sagokruca Partio-Hungarisma Movado. La sagokruco estis mezepoka hungara simbolo kaj tio uziĝis pro malpermeso de la Svastiko aŭ hokokruco. Tiu partio servis la naziojn. En fino de la 2-a mondmilito Kabineto Szálasi havis la potencon, poste tiu partio estis malpermesita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sagokruca Partio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.