La Sacher-torto estas ĉokolada torto kun ĉocolada glazuro kaj abrikota marmelado-farĉo.
Ĝi estas tipa dolĉaĵo el Vieno. Ĝi nomiĝas laŭ Franz Sacher, kiu inventis la recepton.
La unuan torton faris Franz Sacher en 1832 kiam Klemens von Metternich mendis en la kuirejo novan dolĉaĵon por siaj versperaj gastoj. La ĉefkuiristo estis malsana kaj Sacher, kiu estis duajara metilernanto, inventis la unuan Sachertorton. Post tio la torto preskaŭ estis forgesita. Sacher laboris en Budapeŝto kaj Bratislavo kaj malfermis en 1848 altklasan delikataĵ- kaj vinvendejon en Vieno. Lia filo Eduard Sacher, kiu lernis en la Demel bakejo kiu liveris al la kortego, ŝanĝis la recepton al la nuntempa formo. Unue la torto vendiĝis de Demel, sed post kiam Eduard aĉetis la Hotelon Sacher ankaŭ tie.
En la 20-a jarcento estis laŭleĝa batalo inter Sacher kaj Demel pri la vendado de la "Originala Sachertorto". En 1963 ambaŭ partioj konsentis, ke Hotelo Sacher rajtas uzi la nomon "Originala Sacher-torto". Kaj Demel nun povas vendi "Eduardan Sacher-torton".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sacher-torto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.