Ryuichi Sakamoto: Japana muzikisto (1952–2023)

Ryuichi SAKAMOTO (en japana: 坂本 龍一 - Sakamoto Ryūichi; naskiĝis la 17-an de januaro 1952 en Tokio, mortis la 28-an de marto 2023) estis japana muzikisto, kantaŭtoro, kantisto, komponisto, muzikproduktisto, pianisto kaj ekologia aktivisto.

Lia kromnomo estas Kyōĵu, kiu signifas profesoro en la japana lingvo.

Ryuichi Sakamoto
Oskar-premiito Ryuichi Sakamoto: Kariero, Verkaro, Eksteraj ligiloj
Ryuichi Sakamoto: Kariero, Verkaro, Eksteraj ligiloj
Persona informo
坂本龍一
Naskiĝo 17-an de januaro 1952 (1952-01-17)
en Nakano
Morto 28-an de marto 2023 (2023-03-28) (71-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Tokia Universitato de la Artoj • Tokyo Metropolitan Shinjuku High School • Q21653356 • Soshigaya Elementary School vd
Familio
Patro Kazuki Sakamoto vd
Edz(in)o Akiko Yano vd
Infanoj Miu Sakamoto • Neo Sora vd
Profesio
Okupo aktorokomponistomuzikproduktistoaranĝistopianisto • klavaristo • filmkomponisto • universitata instruisto • diskografa artisto • dirigento vd
Aktiva dum 1975–2023 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Ryuichi Sakamoto: Kariero, Verkaro, Eksteraj ligiloj
Ryuichi Sakamoto: Kariero, Verkaro, Eksteraj ligiloj
vdr

Kariero

Kun siaj grupanoj Haruomi Hosono kaj Yukihiro Takahashi de la Yellow Magic Orchestra (YMO), Sakamoto kune kun YMO influis kaj iniciatis kelkajn ĝenrojn de elektronika muziko nome elektropopo/teknopopo, sinteza popularmuziko, kiberpunko, ambientmuziko kaj elektroniko. Unu el la klasikaj influoj de Sakamoto estis Claude Debussy.

Sakamoto lernis muzikon en Tokia Universitato de Artoj. Li studis etnomuzikologion kun la intenco fariĝi esploristo en tiu kampo, kaj pro sia intereso pri diversaj mondmuzikaj tradicioj, precipe la japanaj (precipe okinavaj), hindaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj.

Kiel muzikisto kaj komponisto, Ryuichi Sakamoto laboris en diversaj muzikaj direktoj: ĵazo, novklasika muziko, popmuziko kaj avangarda muziko. Li ankaŭ verkis muzikon por filmoj. Li estas konata kiel kontraŭulo de kopirajto, kiun li trovis malmoderna en la komputila epoko. En 2006 Sakamoto, kunlabore kun la japana muzika kompanio Avex Group, fondis Commmons (コ モ ン ズ, Komonzu), platformo kiu celas ŝanĝi la manieron kiel produkti muzikon.

En 1992, Sakamoto komponis la muzikon por la malferma ceremonio de la Olimpiaj Ludoj en Barcelono (1992), kiu estis elsendita tutmonde kaj altiris pli ol miliardon da spektantoj.

Dum la lastaj jaroj li ofte parolis pri ekologiaj problemoj kaj paco en sia verkaro.

Li estis konata kiel kontraŭulo de kopirajto , kiun li trovis malnoviĝinta en la komputila epoko.

Verkaro

Aperis preskaŭ 40 albumoj kaj pli ol 20 muzikpecoj pro filmoj i.a. por la filmoj Little Buddha, Babel, The Revenant, The Last Emperor (1987) pro kiu li gajnis Oskar-premion por ties muziko. Inter liaj solo-albumoj troviĝas ekzemple Beauty (beleco) kiu montras integriĝon de okcidenta popmuziko kun tradicia muziko el Japanio, Mezoriento kaj Afriko.

Sakamoto ankaŭ laboris kiel komponisto kaj verkisto de scenaroj por animeoj kaj videoludoj.

Esperanto

Unu el liaj albumoj portas la nomon "Esperanto" (1985).

Eksteraj ligiloj

sitesakamoto.com - la oficiala retejo de Ryuichi Sakamoto

Albumo 'Esperanto", Youtube

Referencoj

Tags:

Ryuichi Sakamoto KarieroRyuichi Sakamoto VerkaroRyuichi Sakamoto Eksteraj ligilojRyuichi Sakamoto ReferencojRyuichi Sakamoto17-an de januaro1952202328-an de martoJapana lingvoKantaŭtoroKantistoKomponistoMuzikistoPianistoTokio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ParlamentoHistorio de GermanioTeatroBaratoGermanioTM 31-210 Improvised Munitions HandbookOra bovidoSamseksemoMontereyBramaputroNaĥmanidesSenjoroIstrioTurandotReĝlando IsraeloEvita (filmo)AlaminosUnuiĝintaj NaciojErpornoThe New York TimesTroloĝiĝoAl GoreKomunumo KaŭnoKrampo (interpunkcio)VjetnamioVikipedio en EsperantoPersekutado de BahaanojGiro d'Italia 2017OrgasmoNuklea Esplorcentro SoreqL. L. ZamenhofLa Dernière HeureBolŝevikoIndonezia rupioAleksandro la GrandaGregorio la IluminantoCannalongaMamnutradoFruktoArmenio en la Somera Olimpiko 2000Ergokalciferolo4-a de decembroProtestantismoBuŝa seksumadoAmerika blanka ibisoChris PrattGnostikismoCambraiDhe (cirila alfabeto)YeomanKosmopramoSep Leĝoj de NoaPlungėĜermolisto de belgaj esperantistojKanceroGalapagojVilla FarnesinaKreismoLinio (geometrio)6-a de januaroHTML5.idLuteranismoThe GuardianKievoBildliteraturo🡆 More