La Rubenonajtingalo, Siberia rubenonajtingalo aŭ simple Siberia najtingalo, Luscinia calliope, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj.
Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.
Rubenonajtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rubenonajtingalo, masklo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia calliope (Pallas, 1776) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas migranta kaj insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en miksita arbaro de koniferoj kun subkreskaĵaro en Siberio. Ili nestumas ĉegrunde. Ili vintrumas en Barato kaj Indonezio.
La Rubenonajtingalo estas iomete pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ĝi estas tutbruna supre escepte la distinga nigra vosto kun ruĝaj flankomakuloj. Ili havas tre markatan blankan superokulan strion.
La masklo havas tre ruĝan gorĝon (kun blankaj punktetoj) bordita de mallarĝa nigra bordo, kio nomigas la specion. Krome estas blanka strio el la beko, kiel lipharo, kaj inter tiu kaj la simila superokula strio estas nigra masketo el la beko al la okulo. Inoj ne havas tiujn kolorajn markojn, do indas konsideri tiun specion kiel ekzemplo de seksa duformismo.
La masklo havas kanton kiel pli laŭtan version de tiu de la Ĝardensilvio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rubenonajtingalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.