Rollo

Rollo aŭ Rollo, la migranto estis la franc-latina nomo de Hrolf Ganger (en Skandinavio ankaŭ Gånge Rolf), kiu naskiĝis inter 840 kaj 845 en Norvegio kaj mortis eble en 932).

Li estis la vikingo, kiu gvidis en 911 unu el la lastaj grandaj atakoj en Francio. Oni rakontas ke la kromnomo migranto, estiĝis ĉar nenia ĉevalo kapablis porti lian 2 metrojn altan kaj pli ol cent kvardek kilogramojn pezan korpon, kaj tial li devis piediri la tutan vojon de Skandinavio ĝis Francio. Sed ĉi tie temas certe pri troigo.

Rollo
vikingestro
Rollo
Persona informo
Rollo
Naskiĝo 9-a jarcento
en Norvegio
Morto eble en 932
en Normandio
Tombo Katedralo Nia-Damo de Rueno vd
Religio nord-ĝermana religiokatolikismo vd
Familio
Dinastio Domo de Normandio vd
Patro Rǫgnvaldr Eysteinsson vd
Patrino Hildr Hrólfsdóttir vd
Gefratoj Hallað Rǫgnvaldsson • Þórir þegjandi Rǫgnvaldsson • Torf-Einarr vd
Edz(in)o Poppa of Bayeux • Gisela of France vd
Infanoj Vilhelmo la 1-a • Gerloc • unknown (?) • Robert of Corbeil • Crespina de Normandie • Gerletta de Normandie • Kathlin de Normandie vd
Profesio
Okupo soldulo vd
Jarlo de la normanoj Rollo
Dum 911-927
Antaŭulo
Sekvanto Vilhelmo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
Rollo
Rollo
vdr

Oni ne certas pri la dato de la morto. Laŭ la fontoj ĝi okazis plej frue en 927 kaj plej malfrue en 933. Ankaŭ pri la mortloko oni ne certas, sed temas verŝajne pri RouenEu.

Vivo

La ruinoj de lia norvega kastelo situas en la suda ĉirkaŭo de Ålesund.

Ekzilita el Norvegio en 874, li estris grupon de vikingoj, ĉefe danaj kaj norvegaj, kaj atakis marbordajn vilaĝojn de la Norda Maro kaj de la Maniko. Li establiĝis dum kelka tempo ĉe la marenfluejo de la Sejno en 896 plurfoje almonteniris la riveron, konkeris Rouen kaj minacis Parizon, kiun li sieĝis vane en 910.

En 911, post la sieĝo de Chartres, la karolida reĝo Karlo la 3-a, la simpla, cedis al li per la traktato de Saint-Clair-sur-Epte, parton de la Neŭstrio, kun la graflando de Rouen, bazo de la estonta duklando Normandio. Kompense Rollo malhelpis aliajn vikingojn ataki Neŭstrion. Li baptiĝis en 912 en la katedralo de Rouen sub la nomo Roberto, laŭ la nomo de Roberto, duko de la frankoj (praulo de la estontaj kapetidoj) lia baptopatro.

Post la bapto, Rollo edziĝis al la filino de Karlo la 3-a, Giselle, princino karolida, kiu tiam estis nur 4-jara.

Titoloj

Oni ofte konsideras lin, erare, la 1-a duko de Normandio kaj fondinto de la duklando de Normandio, sed li neniam portis la titolon "duko de Normandio", nur tiun de "jarlo de la normanoj", la skandinava ekvivalento de grafo, kaj la titolon de grafo de Rouen.

Rollo estas prapatro de la Domo de Normandio, la dinastio de la normanaj grafoj kaj dukoj de Normandio ekde la komenco de la 10-a jarcento, kaj reĝoj de Anglio de 1066 (Vilhelmo la Konkeranto) ĝis 1135.

Referencoj

Tags:

840845911932FrancioNorvegioSkandinavioVikingoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Sizifo3-HeksenoPristimantis gretathunbergae20-a jarcentoPollandoDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoNikotinoSödertäljeMetropoliteno (romano)Bodo WartkeSilezia landa muzeoWolfred Nelson1984 (romano)Stir-helpa sistemoNaftoAĉaĉarioGavaroDeklaracio pri EsperantoLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoFenil-acetaldehidoTünde FülöpGoogleIlinojsoKomuna Norma DatumaroSomera Esperanto-StudadoMerkredoBananoStelo (monunuo)3-NoninoAlcoutim1-a de majoTokio2020-aj jaroj1901Germana lingvoTeknologioVirtuala maŝinoBarack ObamaProvinco CienfuegosAdomas JakštasRuĝaNorma datumaroArmena genocidoHumanismoFriderike WinternitzISO 3166-1LuenaChotýšanyPermana stimulado de penisoFilipinojVirina seksa mutiladoŜvaoIsraeloAngla lingvoMineraloEsperanto-simboloAŭstrioSeksallogoOkulharojVikidatumoj4-NoninoMarc van OostendorpFrancioOceanografioEl-NinjoSeksfrotado!Kung lingvaro🡆 More