Roka arkitekturo, Rok-ĉizita arkitekturo aŭ Rok-tranĉita arkitekturo, estas la kreado de strukturoj, konstruaĵoj, kaj skulptaĵoj, per elfosado de solida roko kie ĝi nature estas.
Roka arkitekturo estas dezajnita kaj farita fare de homo de la komenco ĝis finpoluro. En Hindio kaj Ĉinio, la esprimoj "groto" kaj "kavaĵo" ofte estas aplikitaj al tiu formo de homfarita arkitekturo. Tamen, grotoj kaj kavernoj, kiuj komenciĝis en natura formo, ne estas konsideritaj kiel "rok-tranĉita arkitekturo" eĉ se grandskale estis modifitaj. Kvankam rok-tranĉitaj strukturoj devias de tradicie konstruitaj strukturoj laŭ multaj manieroj, multaj rok-tranĉitaj strukturoj estas faritaj por reprodukti la fasadon aŭ internon de tradiciaj arkitekturaj formoj. Internoj estis kutime eltranĉitaj per komencado ĉe la tegmento de la laŭplana spaco kaj poste laborante malsupren. Tiu tekniko malhelpas, ke ŝtonoj falu sur laboristoj malsupren. La tri ĉefaj uzoj de rok-tranĉita arkitekturo estis temploj (kiel tiuj en Hindio), tomboj (kiel tiuj en Petra, Jordanio) kaj kavernloĝejoj (kiel tiuj en Kapadokio, Turkio).
Iu rok-tranĉita arkitekturo, plejparte por tomboj, estas elfosita tute en ĉambroj sub la surfaco de relative ebena roko. Se la elfosado estas anstataŭe transformita en la flanko de klifo aŭ kruta deklivo, povas ekzisti impona fasado, kiel trovite en likiaj tomboj, Petra, Aĝanto kaj aliloke. La plej prilaborita kaj impona roka arkitekturo estas la elfosado de altaj liberstarantaj monolitaj strukturoj tute sub la surfacnivelo de la ĉirkaŭa roko, en granda elfosita truo ĉirkaŭ la strukturo. Ellora en Barato kaj Lalibela en Etiopio (Zagŭea dinastio) disponigas la plej sensaciajn kaj famajn ekzemplojn de tiaj strukturoj.
Rok-tranĉita arkitekturo, kvankam intense laboriga per antikvaj iloj kaj metodoj, estis supozeble kombinita kun elrompado de la roko por ties uzado aliloke; la enormaj kvantoj de ŝtono forigita normale malaperis de la ejo. Rok-tranĉita arkitekturo estis forhakita, ktp., "de la vivanta roko" ankaŭ laŭdire. Alia esprimo foje asociita kun rok-tranĉita arkitekturo estas monolita arkitekturo, kiu estas prefere aplikita al liberstarantaj strukturoj faritaj de ununura peco el materialo. Monolita arkitekturo ofte estas rok-tranĉita arkitekturo (ekz. Templo Kailasanathar de Ellora) sed monolitaj strukturoj eble estas farita el artefarita materialo, ekz. betono.
La statuo Gomateŝŭara (Bahubali), la plej granda monolita statuo en la mondo estas situanta ĉe Ŝravanabelagola, Karnatako, Barato. Ĝi estis enkonstruita en la jaro 983 kaj estis eltranĉita de granda ununura bloko el granito. En multaj mondopartoj ekzistas ankaŭ rokreliefoj, reliefaj skulptaĵoj ĉizitaj en rokfacojn, eksterajn kavernojn aŭ en aliaj lokoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Roka arkitekturo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.