Riŝon-Le-Ciono (hebree ראשון לציון, prononco Riŝon-Le-Cion, Unue por Ciono) estas urbo en Israelo.
Ĝi situas en la suda parto de la metropola areo de la urbo Tel-Avivo. Dum la jaro 2005, ĝi havis 217.500 loĝantojn, kaj estas la kvara plej granda urbo de la lando, post Jerusalemo, Tel-Avivo kaj Hajfo.
Riŝon-Le-Ciono · ראשון לציון | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • setlejo • Zionist settlement | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Distrikto | Centra distrikto de Israelo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 75001–75199 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 249 860 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 235 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 34° 48′ O 31.9534.831° 57′ N, 34° 48′ O [+] | ||||
Alto | 40 m [+] | ||||
Areo | 59 km² (5 900 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rishon LeZion [+] | |||||
Dum la jaro 1882 la urbo fondiĝis kiel moŝavao kaj estis unu el la unuaj judaj agrikulturaj setlejoj en Palestino respektive en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Israelo. Dekomence unu el la plej gravaj agrikulturaj branĉoj estis la kultivado de vino: dum 1887 per subteno de la barono Edmond de Rothschild fondiĝis vinfarejo, el kiu poste evoluisla plej granda vinprodukta entrepreno de la lando, Carmel, kiu ankoraŭ nuntempe havas sian entreprenan sidejon en la urbo. Dum la tempo de la brita mandato de Palestino en la urbo krome evoluis la unua bierfarejo de Israelo.
Post la fonto de la ŝtato Israelo dum la jaro 1948 la urbo, kiu tiujare havis nur 10.000 loĝantojn, kreskis tre rapide. Nun la plej multajn laborpostenojn ofertas industriaj entreprenoj el la branĉoj farmacio kaj elektrotekniko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Riŝon-Le-Ciono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.