René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno) estis svisa esperantisto, profesia matematikisto kaj aŭtoro de gravaj verkoj pri Esperanto kaj interlingvistiko el lingvoscienca vidpunkto. Lia ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto analizis la logikon de Esperanta vortfarado, defendante Esperanton kontraŭ idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de renverseblo.
René de Saussure | |
---|---|
Portreto de René de Saussure, antaŭ 1909 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Antido |
Naskiĝo | 17-an de marto 1868 en Ĝenevo |
Morto | 2-an de decembro 1943 (75-jaraĝa) en Berno |
Lingvoj | franca • Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Henri de Saussure |
Frat(in)oj | Ferdinand de Saussure • Léopold de Saussure |
Infano | Jean de Saussure |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • interlingvisto • esperantisto • Wiki Esperantoesperantologo • tradukisto |
René de Saussure estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de struktura lingvistiko. Eble pro lia influo, neŭtrala mencio pri Esperanto aperis en ties Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.
Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado, kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua.
René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.
En 1907, krom Antido, de Saussure konstruis multajn reformproponojn de Esperanto, aŭ Esperantidojn. Unu el la plej konataj de tiuj estas Nov-Esperanto de 1925.
Lingvo Kosmopolita (klasifiko 413.2 “1912” en Biblioteko Butler) estis proponata de René de Saussure en 1912 kiel reformo al siaj antaŭaj projektoj. Ŝanĝoj kompare kun Esperanto: esis anstataŭ estis, cienco anstataŭ scienco, interaltre anstataŭ interalie, ey anstataŭ kaj, ktp. En 1913, li proponis reformon de tiu projekto: Lingvo Cosmopolita (413.2 “1913” en Biblioteko Butler). La lastmenciita projekto estis unu el la plej longdaŭra de Saussure, kiu kreis la revuon "Langue Cosmopolite" por disvastigi ĝin.[mankas fonto]
Specimeno de la 1912-a versio: I fari talon progreson la cienco sukcesis per la uzado di multan naturanan produktaton, nekonocitan da lan antikun; interaltre kaŭchuko ey gutaperko esis ey restas ankore un nun nedispenseblan por ol.
Li proponis Universal Esperanto en 1935, kaj kiel la lastan en lia longa serio de esperantido-proponoj, Esperanto 2 en 1937.
René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.
2018 aperis nova arĝenta monero aŭ medalo, Esperanto 100 Steloj, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure 2018. Ĝi estos pregita de la aŭstria monfarejo Münze Österreich, eldonkvanto 1000. Informoj: esperanto [po-signo] chello [punkto] at
Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua.
Lia traduko de la rakonto de Charles Ferdinand Ramuz, Aline, aperinta unue en 1911, estas reeldonita de Monda Asembleo Socia, rete 2006 kaj libre 2007.
Li prenis sur sin la redaktadon de Internacia Scienca Revuo, sub kiu la gazeto bonege prosperis kaj pliampleksiĝis. Sed Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli uzis la gazeton por diskuti reformojn en Esperanto (vidu Lingwo Internaciona). En 1919 aŭ 1920 nova lingvo Antido jam estas preta, sed ankoraŭ en 1921 Saussure mem konsideris ĝin nur "dialekto" de Esperanto.
De li estis redaktita la revuo Lingvo Cosmopolita pri nova lingvo. La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Esperanto kun blanka stelo sur verda fono.
Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en la vortprovizo. Pro tiu "herezo" li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita. Kelkaj homoj nun pensas, ke Saussure estis miskomprenita, ĉar lia Antida propono ne estis, de komence, "nova" lingvo kiel Ido, sed nur reforma propono al la Akademio.
Saussure (sosür) René de (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn Esperantisto, li kunlaboris al Tra la Mondo, La Revuo, Esperanto kaj Oficiala Gazeto, redaktoro de Internacia Scienca Revuo kaj de Svisa Espero. Li tradukis Aline de Ramuz, 1911, Adele Kamm de Seipel, 1914, La Devo de Naville, 1910.
Forlasinte Esperanton, li lanĉis la lingvo-projekton „Antido“, mezan solvon inter Esperanto kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.
M. C. Butler skribis pri li en Encyclopædia Britannica (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de Esperanto malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.
Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis Esperanton kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al Saussure.
|
|
Trovu « René de Saussure » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article René de Saussure, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.