Regiono Njombe (svahile Mkoa wa Njombe) estas unu el la 31 administraj regionoj de Tanzanio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Njombe. |
Ĝi estis kreita en marto 2012, el Regiono Iringa kiel sendependa regiono. urbo Njombe estas ĝia ĉefurbo. La novkreita regiono Njombe estas venonta turisma alloga areo, ideala por naciaj kaj internaciaj vizitoj en la sudaj altaj regionoj de Tanzanio.
Regiono Njombe | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Regionoj de Tanzanio [+] | |||
Lando | Tanzanio | ||
Ĉefurbo | Njombe Mjini | ||
- koordinatoj | , 35° O -9.3666666734.99° S, 35° O | ||
Areo | 21 347 km² (2 134 700 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 702 097 [+] (2012) | ||
Denseco | 32,89 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TZ-29 | ||
Regiono Njombe | |||
Vikimedia Komunejo: Njombe Region [+] | |||
La nomo Njombe originas el nomo de arbospecio nomita Mdzombe en singularo kaj Mazdombe en pluralo, kiu tiam regis en unu el ĝiaj lokoj konataj kiel Mdandu. Kaj estis en Mdandu, kie la germanoj elektis konstrui administran kaj defendan blokon: Boma.
Asfalta trunkvojo T1 de Daresalamo al Zambia landlimo trapasas la nordan parton de la regiono. En la urbo Makambako asfalta trunkvojo T6 disbranĉiĝas. Ĉi tiuj vojoj trapasas Njombe kaj finiĝas en la urbo Songea, Regiono Ruvuma. Ekde 2014, asfalta trunkvojo estis etendita de la urbo Songea ĝis la distrikto Mbinga.
La TAZARA fervojo - de Daresalamo ĝis New Kapiri Mposhi - ankaŭ trapasas la nordan parton de la regiono; stacidomo situas en la urbo Makambako.
La regiono estas administre dividita en ses distriktojn:
Distriktoj de Regiono Njombe | ||||
---|---|---|---|---|
Distrikto | Loĝantaro (2012) | |||
Ludewa | 133 218 | |||
Makambako Town Council | 93 827 | |||
Makete | 97 266 | |||
Njombe District Council | 85 747 | |||
Njombe Town Council | 130 223 | |||
Wanging'ombe | 161 816 | |||
Sume | 702 097 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Njombe Region en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Regiono Njombe, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.