Reggio di Calabria aŭ foje Reggio Calabria estas komunumo de Italio.
Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma Provinco en Kalabrio kaj situas sur la pinto de la itala "boto", ĉe la Markolo de Mesino. Aliflanke troviĝas la sicilia urbo Messina. Fine de 2023 en la komunumo vivis 170 951 loĝantoj. Kristana patrono de la komunumo estas la Sankta Georgo, kies memortago, la 23-a de aprilo, sekve estas la komunuma festotago.
Reggio di Calabria | |||||
komunumo de Italio • urbego • poliso | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Kalabrio | ||||
Provinco | RC Reggio Calabria | ||||
Geografia situo | , 15° 40′ O 38.11138888888915.66194444444438° 7′ N, 15° 40′ O | ||||
Alto super marnivelo | 31 m | ||||
Areo | 236 km² | ||||
Loĝantaro | 170 951 (2023) | ||||
Loĝdenso | 715 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Catona, Gallico, Archi, Gallina, Mosorrofa, Ortì kaj Pellaro | ||||
Najbaraj komunumoj | Bagaladi, Calanna, Campo Calabro, Cardeto, Fiumara, Laganadi, Montebello Ionico, Motta San Giovanni, Roccaforte del Greco, Sant'Alessio in Aspromonte, Santo Stefano in Aspromonte kaj Villa San Giovanni | ||||
Patrono | Sankta Georgo | ||||
Festa tago | 23-a de aprilo | ||||
Nomo de loĝantoj | reggini | ||||
Poŝtkodo | 89121–89135 | ||||
Imposta kodo | H224 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 080063 | ||||
Telefona prefikso | 0965 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
En la ĉiutaga lingvo la urbo estas nomata simple "Reggio Calabria". La aldono "(di) Calabria" necesas por distingi ĝin de Reggio nell'Emilia.
Ĝi situas sur la ekstrema pinto de la italia "boto", ĉe la markolo de Messina, kaj estas unu el la du polusoj de la "Integrita Metropola Areo de la Markolo", kiu kunigas partojn de Kalabrio kaj de Sicilio (ĉirkaŭ Messina).
En 2009 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Reggio di Calabria.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reggio di Calabria, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.