Tiu artikolo inspiriĝas ankaŭ el samsenca titoloj italia, angla kaj franca...
La titolo Reĝo de la Romanoj (latine: Rex Romanorum) — nekonfuzenda kun la antaŭa kaj parte mita titolo de Reĝo de Romo – ornamis la noblecon kaj prestiĝon de la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio tuj post ilia elektiĝo al tiu rango, sed antaŭ ol ili ricevis la kronon permane de la Papo.
Tiu titolo estis ĝenerale uzita kiel sinonimo aŭ kunligo kun la titoloj de reĝo de Italio kaj reĝo de la Germanoj kaj estis kuneksa kun la aserto pri la koncepto de la personeco de la juro. En epoko en kiu la titolo komenciĝis esti uzata, ne tute ĉesis ekzisti la koncepto pri “ŝtata” juro aplikebla al ĉiuj loĝantoj de la teritorioj, ĉar la unuopaj germanaj popoloj invadintaj la imperion havis ĉiuj sian juron, dum la popoloj origine latinaj, la “Romanoj”, daŭrigis aplikadi la romian juron. Tial per la esprimo Reĝo de Romanoj (foje apudmetita ankaŭ al tiu Rex Germanorum (Reĝo de la Germanoj) la germana imperiestro rekonfirmis sian suverenecon ankaŭ sur la regatoj de la "natione" (nacio) latina.
La titolo ekhavis tiun signifon ekde la epoko de la dinastio salia (en la unua duono de la 11-a jarcento. Vidu: Konrado la 2-a de la Sankta Romia Imperio), sed ĝi estis jam uzita antaŭe kun la Ota dinastio, ekzemple kun Henriko la 2-a kiam li komencis inokuli la frazon Reĝo de Teŭtonoj, implicante imperian rolon tiam ne rekonatan de la papoj. Li eble estis la unua profitenato de titolo “Reĝo de la Romanoj”.
Kiam almenaŭ komence de la 15-a jarcento, la Habsburga dinastio sukcesis iĝi preskaŭ hereda de la imperia trono (kiu, tamen, restis formale ĉiam laŭelekta), la titolo “Reĝo de la Romanoj” fariĝis titolo de la heredanto de la trono, kiu estis fakte elektita de la patro ankoraŭ vivanta.
Post la krono kiel Sankta Romia Imperiestro (kaj foje eĉ antaŭe), la titolo estis “pliigita” per la imperia semper Augustus ("ĉiam aŭgusto", aŭ "ĉiam majesta" aŭ "ĉiam granda", - Augustus devenas el la latina verbo augere, "kreski"). Tiu konotacio de "kresko" implicis la devon oponi al la perdo de la reĝaj prerogativoj aŭ al la perdo de teritorioj.
Reĝo de la Romanoj estis ankaŭ la nomo per kiu la Frankoj epitetis Siagrio, generalo de la antikva Romio, kiu regis kiel personan regnon la nordan Gallujon ĉe la fino de la 5-a jarcento, nomatan ankaŭ regno de Regno de Soissons kaj estis la lasta parto de la Romia Imperio kiu malhisis la armilojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reĝo de la romanoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.