La Réaumur-temperaturskalo (grado reomira, °Réaumur, °Ré, °Re) estas skalo por mezuro de temperaturo laŭ la franca sciencisto René Antoine Ferchault de Réaumur, kiu proponis ĝin en 1731.
La frostopunkto de akvo estas 0 °Réaumur, ĝia bolpunkto 80 gradoj Réaumur. Do, por konverti temperaturon en gradoj reomiraj al gradoj celsiaj oni multiplikas per 1,25 (formulo: °C = 1.25 × °Re), por konverti al Kelvin: K = 1,25 × °Re + 273,15 (vidu ankaŭ Grado celsia).
La mezuro laŭ la Réaumur-temperaturskalo ne apartenas al la SI-sistemo.
Réaumur bazis sian temperaturmezuradon sur la dilatiĝo de alkoholo ĉe altiĝanta temperaturo, kiu montriĝis ne konstanta en la tuta temperaturskalo.
La reomira temperaturskalo estis vaste uzita en Eŭropo, aparte en Francio kaj Germanio, sed estis anstataŭigita per la celsia skalo (kiu en Germanio estis enkondukita oficiale en 1901). Hodiaŭ mezurado laŭ la reomira skalo maloftas, nur ĉe la produktado de ĉokoladaĵoj kaj fromaĝoj oni foje uzas ĝin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Réaumur-skalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.