La Punpilorio estas kolono el ŝtono pli malpli ornamata, sur kiu oni montris publike la malliberulojn kaj kapojn aŭ korpojn de la ekzekutitaj fare de iamaj aŭtoritatoj en kelkaj landoj el Okcidenta Eŭropo, kiel en Hispanio, Portugalio ktp.
La puno al elmontro sur punpilorio jam aperas laŭleĝa en la 13a jarcento, nome en la libro de Las siete partidas, de Alfonso la 10-a (Kastilio), kie oni konsideras ĝin la lasta de la malgravaj punaĵoj por deliktuloj kiel senhonorigo kaj puno.
La majoritato de la punpilorioj estis konstruitaj dum la jarcentoj 16a kaj 17a, pro la monpardonojn kiujn ricevis la vilaĝoj kiuj kontribuis al militspezoj.
Dekreto de la Kortumo de Kadizo, de 26-a de majo de 1813, ordonis la malkonstruon de ĉiaj pilorioj ĉar simboloj de feŭdaj jurisdikcioj; tamen tiu ordono haltigis la konstruojn de pilorioj sed multaj restis ne malkonstruitaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Punpilorio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.