Przemyśl (ukraine Перемишль) estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio en la sudorienta parto de Pollando, proksime al la ukrainia limo, borde dela rivero San.
Ĝi estas administra centro de samnoma distrikto Przemyśl, kvankam mem al ĝi ne apartenas ĉar estas urbo kun rajtoj de distrikto. La urbo elformiĝis en subo de la monto Zamkowa (fortikaĵo) ĉe la kruciĝo de la Karpatoj kaj la baseno Sandomierz. La urbo nun estas foira centro, kie ankaŭ funkcias ligno- kaj metalprilaboraj uzinoj. Fine de junio 2016 ĝi havis 62 485 loĝantojn.
Przemyśl | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Przemyśla | ||||
Provinco | Antaŭkarpatio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Distrikto Przemyśl | ||||
Komunumo | Komunumo Przemyśl | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | en la 10-a jarcento (antaŭ 981) | ||||
Urborajtoj | 1389 | ||||
Koordinatoj | , 22° 46′ O 49.78333333333322.76666666666749° 47′ N, 22° 46′ O | ||||
Areo | 44 km² | ||||
Loĝantaro | 62485 (en junio 2016) | ||||
Loĝdenso | 1 542 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 37-700 do 37-720 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 16 | ||||
Aŭtokodo | RP | ||||
Estro | Wojciech Bakun | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | Rynek 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 37-700 | ||||
Telefono de estraro | (016) 678 68 20 | ||||
Fakso de estraro | (016) 678 64 49 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Paderborn (Unuiĝinta Reĝlando) South Kesteven (Hungario) Eger (Ukrainio) Lvivo (Ukrainio) Truskavec (Ukrainio) Kamieniec Podolski | ||||
Komunuma retejo | http://www.przemysl.pl | ||||
En la pratempoj tie estis konstruita fortikaĵo, kiu kontrolis la vojon tra la Karpatoj. La teritorio estis objekto de konflikto inter Pollando kaj la princlandoj Haliĉ kaj Lodomerio. Komence tiuj lastaj disponis pri ĝi, sed en 1340 ekposedis ĝin la Pola Reĝlando. La urbo ricevis urbajn rajtojn kaj komercajn privilegiojn en 1389 kaj tiel iĝis kultura kaj komerca centro de la provinco.
La fortikaĵo defendis la polajn teritoriojn en la 15-a - 16-a jarcentoj kontraŭ atakoj el la sudo. Je la divido de Pollando, la teritorion ricevis Aŭstrio en 1772, sed post la unua mondmilito ĝi revenis al Pollando (1918)
Komence de la dua mondmilito (1939–1940), la urbon dividis la germana-sovetunia limo.
18.01.1943: Komandanto de ukraina polico pafmortigis ekster la urbo 9 judojn.
La urbo, unu el la plej malnovaj en Pollando, estis atakita kaj detruita en ambaŭ mondmilitoj.
kaj aliaj
Jerzy Motylewicz, Społeczeństwo Przemyśla w XVI i XVII wieku (Socio de Przemyśl en la 16-a kaj 17-a jarcenroj), Eldono de Uniwersytet Rzeszowski, 2005, Rzeszów ISBN 83-7338-162-7
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Przemyśl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.