La regiono aŭ provinco Okcidenta Kazaĥio (kazaĥe: Батыс Қазақстан облысы/Batıs Qazaqstan oblısı/باتىس قازاقستان وبلىسى (en la cirila, latina kaj araba alfabetoj respektive), ruse: Западно-Казахстанская область, estas unu el dek kvar precipaj administraj teritorioj, je kiuj dividiĝas la ŝtato Kazaĥio.
Provinco Okcidenta Kazaĥio | |||
---|---|---|---|
kazaĥe Batıs Qazaqstan oblısı, Батыс Қазақстан облысы | |||
Provinco | |||
Blazono | |||
region of Kazakhstan [+] | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Ĉefurbo | Oralo | ||
- koordinatoj | , 51° O 51.23333333333351.36666666666751° N, 51° O | ||
Areo | 151 339 km² (15 133 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 618 261 [+] | ||
Denseco | 4,09 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Altai Kölgınov | ||
Horzono | UTC+05:00, Azio/Oral [+] | ||
Poŝtkodo | 090000 [+] | ||
ISO 3166-2 | KZ-ZAP | ||
Provinco Okcidenta Kazaĥio | |||
Vikimedia Komunejo: West Kazakhstan Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Laŭ oficialaj kalkuloj de la Statistika Agentejo de Kazaĥio, ĝi havis ĉ. 602 000 loĝantojn en 2003, kun ioma kresko al 615 000 loĝantoj komence de 2008 kaj al 624 000 en 2014.
Laŭ etnoj la loĝantoj en 2014 dividiĝis jene:
nombro en 2014 | % | |
---|---|---|
sumo | 623 977 | 100,00 % |
kazaĥoj | 463 547 | 74,29 % |
rusoj | 130 767 | 20,96 % |
ukrainoj | 10 337 | 1,66 % |
tataroj | 8 524 | 1,37 % |
belorusoj | 1 942 | 0,31 % |
azeroj | 1 474 | 0,24 % |
germanoj | 1 318 | 0,21 % |
koreoj | 917 | 0,15 % |
ĉeĉenoj | 568 | 0,09 % |
uzbekoj | 543 | 0,09 % |
aliaj | 3220 | 0,52 % |
Ĝia ĉefurbo estas Oralo, urbo kun 200 000 loĝantoj. La provinco limas kun Rusio kaj ĝi proksimas al la Urala Montaro. La provinco troviĝas kaj en Eŭropo kaj en Azio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Okcidenta Kazaĥio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.