León (en hispana) aŭ Leono (Llión, en leona; León en galega) estas provinco de Hispanio apartenanta al la regiono Kastilio kaj Leono.
Ĝi situas nordokcidente de la Iberia Duoninsulo kaj ties ĉefurbo estas Leono. Ĝi limas kun Asturio kaj Kantabrio norde; kun Galegio (precize kun la provincoj Oŭrenso kaj Lugo), okcidente; kun la provincoj Zamoro kaj Valadolido sude; kaj kun la provinco Palencio oriente. Ĝi estis kreita de la provinca divido de 1833, en la tiama Regiono Leono.
Provinco Leono | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio • setlejo [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Leono | ||
- koordinatoj | , 6° U 42.620046-5.840660343° N, 6° U | ||
Plej alta punkto | Torre Cerredo [+] | ||
Areo | 15 570 km² (1 557 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 466 030 [+] (2018) | ||
Denseco | 29,93 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 24 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-LE | ||
Provinco Leono | |||
Vikimedia Komunejo: Province of León [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi havas teritorion de 15 581 km². Kaj loĝantaron de 500 200 (laŭ censo de 2008). Denseco: 32,13 l/km².
Ĝi estas trapasejo inter gravaj regionoj de Iberio, ĉar tra la provinco leona trapasas du grandaj vojoj: el sudo norden la Vojo de la Arĝento, kaj oriente okcidenten la Jakoba Vojo.
La provinco estas dividita en dek ruraj komarkoj, nome la jenaj:
Kaj krome Ribera del Órbigo kun aparta konsidero.
# | Urbo | Loĝantaro | # | Urbo | Loĝantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Leono | 124 772 | 11 | Cacabelos | 5132 | |||||
2 | Ponferrada | 65 239 | 12 | Sariegos | 5040 | |||||
3 | San Andrés del Rabanedo | 30 820 | 13 | Fabero | 4551 | |||||
4 | Villaquilambre | 18 676 | 14 | Camponaraya | 4062 | |||||
5 | Astorga | 11 029 | 15 | La Robla | 3884 | |||||
6 | La Bañeza | 10 307 | 16 | Carracedelo | 3472 | |||||
7 | Bembibre | 8979 | 17 | La Pola de Gordón | 3325 | |||||
8 | Villablino | 8919 | 18 | Toreno | 3157 | |||||
9 | Valverde de la Virgen | 7294 | 19 | Cistierna | 3150 | |||||
10 | Valencia de Don Juan | 5302 | 20 | Santa María del Páramo | 3096 | |||||
Fuente: INE 2018 |
La nura oficiala divido estas la distribuo de la municipoj de la provinco en sep jurisdikciaj partioj: nome tiuj teritorioj apartenantaj al Sahagún, Leono, La Bañeza, Ponferrada, Astorga, Cistierna kaj Villablino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Leono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.