Propagaĵo estas programprodukto kies kopiado kaj pludonado estas permesita, eĉ dezirata, por ke oni povu ĝin provi, eventuale limigitan nombron da fojoj.
Se oni ŝatas la programon kaj volas plu ĝin uzadi, oni estas petata sin registri per pago de negranda monsumo (kutime malpli ol $100). La instrukcion pri la uz- kaj pagmanieroj kutime donas la programo mem, per proksimume tia teksto:
Ĉi tiu programo estas propagaĵo, ne ĉiesaĵo. Se vi intencas plu uzi ĝin, vi devas ĝin registri. Pri la registradaj manieroj legu sur nia TTT-paĝo …
Iam la pago kaj registrado disponigas kromajn servojn de la programverkinto aŭ funkciojn de la programprodukto, iam ili estas pure morala afero. Vd provversio. Kp libera programaro (ĉiesaĵo), komercaĵo.
Noto. La vorto estas kalemburo: oni propagas («disvastigas per multobligado», laŭ PIV1) la programojn pro (la espero de) pago.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Propagaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.