Princlando estas monarĥia regsistemo en kiu la ŝtatestro estas princo.
Ĉi tiu modelo pri regado multe oftis dum la Mezepoko en la periodoj de la 15-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. La princlandoj estis laŭ politika vidpunkto, etaj regionoj kiuj dependis de la mezepoka metropolo.
Nuntempe estas en la mondo tri sendependaj ŝtatoj kiuj estas princlandoj: Liĥtenŝtejno, Monako kaj Andoro. Ankaŭ ekzistas aliaj princlandoj kiuj estas partoj de pli grandaj ŝtatoj, inter aliaj ĝi estas oficiala nomo de la hispana aŭtonoma regiono de la Astura Princlando. La titoloj de Princo de Asturio kaj Princo de Kimrio estas ricevataj de la heredantoj de la kronoj de Hispanio kaj de Britio respektive.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Princlando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.