Katowice Preĝejo Sankta Mikaelo La Ĉefanĝelo

Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (pole Kościół św.

Michała Archanioła) estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en Katowice. Ĝi troviĝas en Kościuszko Parko (pole Park Kościuszki), kien ĝi estis translokita en 1938 de la vilaĝo Syrynia, kie ĝin originale estis konstruita en 1510. Patrono de la preĝejo estas Sankta Mikaelo.

Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo
Katowice Preĝejo Sankta Mikaelo La Ĉefanĝelo
katolika preĝejo • turisma celloko • arkitektura monumento • protektita monumento en Polujo • protektita monumentokristana preĝejo
Estiĝo 16-a jarcento
Lando Pollando vd
Situo Katowice
Situo
Geografia situo , 19° 0′ 17″ O 50.2409444419.0047550° 14′ 27″ N, 19° 0′ 17″ O
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (Silezia provinco)
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo (Silezia provinco)
DEC
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo
Lokigo de Silezia provinco en Pollando
Situo de Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo
Preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo
Katowice Preĝejo Sankta Mikaelo La Ĉefanĝelo
Katowice Preĝejo Sankta Mikaelo La Ĉefanĝelo
vdr
Katowice Preĝejo Sankta Mikaelo La Ĉefanĝelo
Interno de la preĝejo

Ĝi estis konstruita el kruciĝantaj en anguloj, horizontale  surmetitaj traboj kaj ties tegmento estas kovrita per ŝindoj. Aparte staranta sonorilturo estis konstruita antaŭ 1679. Preĝeja spaco estas ĉirkaŭigita per historia ligna barilo kun enirejo akcentita per ŝinda tegmenteto apogita sur lignaj fostoj.

Historio

La preĝejo Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo estis konstruita en 1305 en Syrynia, proksime al Wodzisław Śląski. De komenco ĝi funkciis kiel paroĥa preĝejo. La preĝejo, en la nuntempa formo kaj grandeco, estis konstruita en 1510. En la 17a jarcento oni starigis sonorilturon apud la preĝejo.

En la jaro 1938 la preĝejon oni transportis al Kościuszko Parko. Tio ĉi estis parto de tiama pli granda projekto, kies celo estis krei subĉielan muzeon kun ekzemploj de tradicia silesia arkitekturo. Krom la preĝejo, al Kosciuszko Parko, estis tiam ankaŭ movita 17a-jarcenta granejo de Gołkowice. Bedaŭrinde ĝi estis brulita dum fajrego en 1969. La fajrego ne disvastigis, pro tio ĉi la preĝejo, la sonorilejo kaj la ligna barilo preskaŭ ne estis difektitaj.

Post kiam la dua mondmilito komenciĝis, la germana okupacianto ne permesis, ke la preĝejo estu malfermata kaj uzata por diservoj. Je la fino de la milito, proksime al la preĝejo estis konstruita bunkroj kaj tranĉeoj, tamen en 1945 la fronta linio moviĝis kaj la preĝejo ne estis detruita. En la post-militaj jaroj la preĝejo estis por kelkaj jaroj forgesita kaj neprizorgata. Estis eĉ ideo, ke la preĝejo devus esti translokigita denove, al la subĉielan muzeon en Pszczyna. Tamen la opinio de la specialistoj estis tia, ke tio ne eblas pro teknika stato de la ligna konstruaĵo.

Post politikaj ŝanĝoj en 1956 la situacio de la preĝejo komencis plibonigi. Ĝi postulis tujan prizorgon kaj riparon, pro tio ĉi en 1957 oni riparis difektitajn konstrutrabojn. La preĝejo estis trian fojon konsekrita (en majo 1958) kaj komencis esti uzita por diservoj. En 1981 estis kreita nova paroĥo alvoke al Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo. De majo 1997 la preĝejo servas kiel filio de Muzeo pri Historio de Katowice.

En la preĝejo oni povas admiri fragmentojn de surmuraj gotikaj kaj barokaj pentraĵoj. Iomj da la pecoj de ties ekipaĵo estas relative novaj tamen estas objektoj, kiuj estas multe pli malnovaj; ekzemple ŝtona santakvujo kaj baroka predikejo.

Eksteraj ligiloj

Tags:

KatowicePatronoPola lingvoSankta Mikaelo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

InterretoHidișelu de SusPollando2-DodekinoĜenerala Datum-Protekta RegularoMoncófar (stacidomo)IslamoJešeticePeleoMilena VelbaChristian PalustranNapoleono BonaparteMonokinoIntermama fendoInternacia Fonetika Alfabeto67085 OppenheimerNederlandoPortugalojARDAkuzo pri ofero de sango4-a de apriloFrancioPorsche 911VikivortaroWilhelm PieckWest Ham UnitedTempoUsona Enlanda MilitoProksimaĵoj ValencioPuba montoAŝurbanipalAdolf HitlerTajlandoKladruby (apartigilo)Hou YifanPornhubMediaGoblinPugnokoitoTyburcjusz TyblewskiTour de FemininMoncofaTelefona landokodoRembrandtPaŭlo MoĵajevoValencio (provinco)10 HigiaEjakuloIndianojBurundoIsraeloSvislandoDNADublino1653BukareŝtoSeksoCDATABankrotoHumaitá (Amazonio)Distordo (apartigilo)National Basketball AssociationListo de studentoj en Akademio de SelmecTorri di QuartesoloÉdouard-Henri AvrilUsenet🡆 More