Ponta Montaro

Ponta Montaro konstituas montaron en Norda Turkujo, ankaŭ konata kiel Parhar-Montaro en la loka turka kaj pont-greka lingvoj.

La termino "Parhar" originas el la hitita lingvo kaj signifas "alta" aŭ "pinto".

Ponta Montaro
Ponta Montaro
Ponta Montaro
montara sistemo
La plej alta punkto Kaçkar Dağı
(3 932 m)
Kontinento Azio
Situo Ponta Montaro Turkio
Ponta Montaro Kartvelio
Geografia situo , 41° 10′ O 40.83333333333341.16666666666740° 50′ N, 41° 10′ O f1
Ponta Montaro
Ponta Montaro
vdr

La montaro proksimume iras oriente-okcidente, paralele kaj proksime al suda marbordo de Nigra Maro kaj etendiĝas orienten al Kartvelujo. La plej alta pinto en la montaro estas Kaçkar Dağı, kiu altas ĝis 3 931 metroj. La Nord-anatolia Faŭlto kaj la Nordorient-anatolia Faŭlto, kiuj estas oriente-okcidente irantaj faŭltoj, troviĝas laŭlonge de la montaro.

Ponta Montaro
Orienta parto de Ponta Montaro, La mapo reprezentas ~200×450 km

Ĝenerale la montaro kovriĝas de densaj arbaroj, precipe de koniferoj. La nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas ekoregiono kiu okupas plimulton de la montaro, dum la kaŭkazaj miksaj arbaroj etendiĝas tra la orienta fino de la montaro, konata kiel Kaçkar-Montaro. La regiono gastigas palearktajn bestiojn kiel kaŭkazan tetron (Tetrao mlokosiewiczi), rubandoturdon, Serinus pusillus (fringedoj), kaj murgrimpulon. La mallarĝa marborda strio inter la montaro kaj Nigra Maro, konata kiel Ponto, ampleksas la foliarbarojn apud Nigra Maro kaj de Kolĉido, kiuj enhavas iujn el la eŭropaj solaj mezvarmaj pluvarbaroj. La Anatolia Altebenaĵo, kiu troviĝas sude de la montaro, havas nete pli sekan kaj pli kontinentan klimaton ol la humidan kaj malseveran marbordon .

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

Greka lingvoHitita lingvoLingvoMontaroTerminoTurkujo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HüntwangenAlirebloCurlieMax TalmeyOceanografioIsraeloAmbasadoTünde FülöpglubendoSubvesto4-NonenoServiloParizo2024FenilpropenoZvěstovCho Sung HoISO 8601GamelanoMalneta enlanda produktoCornierDuoninsulo1-ButenoJohann Gregor MendelSapfoKastelo PrielauEstômbar-Lagoa (stacidomo)LeninSebiș (Șieuț)WhatsAppEliza OrzeszkowaVAZ-1111EMidzadoKalifornioCisjordanioLatinida lingvaroMoskvo3Roberto Vaquero1-NoninoLiteratura MondoLingvoTeplýšoviceNino VessellaPrivacy BadgerAfrik-usonanojYoussef HindiEsperantistoLope de VegaAlcalà de Xivert (stacidomo)VIAFContadoraInternacia Fonetika AlfabetoCBS NewsMariana FosegoReformprojekto de Zamenhof🡆 More