Polimetila Metakrilato

Poli(Metil-MetAkrilato) aŭ PMMA, en faka lingvaĵo ankaŭ pli simple sen aldonaj signoj unuvorte nomebla polimetilmetakrilato kaj neformale nomata akrila vitro, estas sinteza vinila polimero, produktita per vinila polimerizo de la monomero metila metakrilato.

Poli(Metil-metakrilato)
Polimetila Metakrilato
Plata kemia strukturo de la Poli(Metil-metakrilato)
Polimetila Metakrilato
Tridimensia kemia strukturo de la monomero de la Poli(Metil-metakrilato)
Polimetila Metakrilato
Kemia specimeno de la elementa kemio bromo uzata por instruado. La testotubo enhavanta la korodan substancon estas enmetita en akrilata plasta kubo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Polimero de la metila 2-metil-propanoato
Kemia formulo
[C5H8O2]n
CAS-numero-kodo 9011-14-7
ChemSpider kodo 2297496
PubChem-kodo 3032549
Fizikaj proprecoj
Molmaso 100117 g·mol-1
Denseco 1.18g cm−3
Fandpunkto 160 °C
Refrakta indico  1,4905
Ekflama temperaturo 250 °C
Mortiga dozo (LD50) 636 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R24 R24 R40
Sekureco S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H315, H317, H319, H332, H334, H336, H370, H372, H402
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P312, P314, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Ĝi estas rigida termoplasta materialo, travidebla kaj senkolora, kiu estas konsiderata unu el la plej modernaj kaj pli komerceblaj polimeroj en la merkato, pro ĝia facila muldkapableco, pro ĝia malpezeco kaj alta rezisto al aplikata forto. Ĝi ankaŭ nomatas akrilata vitro aŭ simple akrilataĵo, ofte uzata kiel malpeza kaj disbato-rezista alternativo al la vitro. Ĉi-materialo povas esti uzata kiel muldo-rezinoj, farboj kaj protekto-tavoloj, krom multaj aliaj aplikoj.

Proprecoj

Poli(metila metilakrilato) estis disvolvita en 1928 en pluraj malsamaj laboratorioj fare de multaj kemiistoj, tiel kiel William Chalmers (1905-1995), Otto Röhm (1876-1939), kaj Walter Bauer (1897-1963). Tamen, ĝi estis unue komercita en 1933 fare de la usona entrepreno Rohm and Haas sub la registrita marko Pleksiglaso.

PMMA estas ekonomia alternativo al la polikarbonato kiam streĉo-forto, fleksebleco-forto, travidebleco, polurado-kapableco kaj ultra-viola rezistemo estas pli gravaj ol rezistoforto, kemia rezisto kaj varmo-rezisto. Krom tio, poli(metila metilakrilato) ne enhavas bisfenolon A, potence damaĝan substancon kies subunuoj uzatas en la produktado de la polikarbonatoj. Ĝia prefero kuŝas sur ĝiaj moderaj propraĵoj, facila manipulado kaj prilaborado krom malalta kosteco. Poli(metila metilakrilato) ne modifita kondutas sin kiel rompebla materialo kiam ekspoziciata al peza ŝarĝo, ĉefe sub frapoforto, kaj estas pli inklina al grataĵoj ol la konvenciaj neorganikaj vitraĵoj, tamen la modifita PMMA povas atingi altajn rezistojn kontraŭ grataĵoj kaj frapoj.

Historio

La unua akrilata acido estis kreita en 1843. Metakrilata acido, derivita el la akrilata acido estis formulita en 1865. La reakcio inter la metakrilata acido kaj la metanolo rezultas en la estero metila metakrilato. Poli(metila metakrilato) estis malkovrita komence de 1930 de britaj kemiistoj Rowland Hill kaj John Crawford ĉe Imperial Chemical Industries (ICI), en Anglio. ICI registris la produkton sub la registrita marko Perspex.

Ĉirkaŭ la sama epoko, la kemiisto kaj industriisto Otto Röhm en Germanio provis produkti sekurecan vitraĵon per polimerizado de la metila metakrilato inter du tavoloj de vitraĵoj. La polimeraĵo separita el la vitraĵo estis klara plasta folio, kiun Röhm donis la registritan markon Pleksiglaso, en 1933. Kaj Perspex kaj Pleksiglaso estis komercitaj en la fino de la jardeko 1930. Dum la 2-a Mondmilito, kaj Aliancitaj kaj Aksaj fortoj uzis akrilatan vitraĵon por submarŝipaj periskopoj kaj aviadilaj ventoŝirmiloj, kanopoj kaj artileriaj turoj. Aviadilpilotoj, kies okuloj estis damaĝitaj per fragmentoj de PMMA estis pli bonfartaj ol tiuj vunditaj per normaj vitraĵoj, elmontrante pli bona kongruon inter la homa histo kaj PMMA ol la fragmentoj de vitraĵoj. Civilaj aplikoj sekviĝis postmilite.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Tags:

Polimetila Metakrilato ProprecojPolimetila Metakrilato HistorioPolimetila Metakrilato LiteraturoPolimetila Metakrilato Vidu ankaŭPolimetila Metakrilato ReferencojPolimetila MetakrilatoMetila metakrilato

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SovetunioFelpersonoDDTKolumoOkcidento1715MojosaTurfoHans ModrowTelefona landokodoMetila askorbato3-a de apriloPalenganBerlinoRapidresponda kodoCifereca objekta identigiloNudecoRadoPilastroStokholmoGlavoZjablikovo (stacio de Moskva metroo)Sud-KoreioBlogoBenzenoAmerikoEsperanta alfabetoŜtonumo de la diablo1993PollandoIzoheksinoBretonio (franca regiono)Astronomiaj kaj astrologiaj simbolojBukareŝtoBavarioKladruby (distrikto Rokycany)Francisko PatrikoDonostioGamelanoGramatikoKladruby (distrikto Benešov)SanoSeksumadoLineara algebroAlgemesí25-a de aŭgustoMartin Andersen Nexø2006Paul LafargueHeřmaničkyFriedrich Karl Forberg1-HeptinoNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoOperaciumoSilikozoSirioPaskinsuloLinio Kintetsu-NaraIsraeloISO 8601MausBeŝameloLa Besto-FarmoLingvoEsperanto-gazetoTradicia scioMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)🡆 More