Polaj Idiotismoj

Jen listo de idiotismoj uzataj en pola lingvo:

  • piąte koło u wozu (kvina rado de ĉaro) - io/iu ĝenanta
  • ręka rękę myje (mano manon lavas) - sinapogo de homoj dum kontraŭleĝaj aferoj
  • owijać w bawełnę (ĉirkaŭvolvi per kotono) - paroli malprecize, eviti la temon
  • urwanie głowy (kapo-forŝiro) - granda laboro, multaj okupoj
  • ruski miesiąc (rutena/rusa monato) - tre longa tempo (en julia kalendaro monatoj finiĝas 12 tagojn pli malfrue, tial oni opiniis ke rusa monato estas pli longa)
  • flaki z olejem (intestoj kun oleo) - io tre teda
  • bułka z masłem (bulko kun butero) - io facila
  • wylać dziecko z kąpielą (elverŝi bebon kun banakvo) - luktante kontraŭ malbono, perdi ankaŭ bonan aspekton de iu afero
  • co ma piernik do wiatraka? (kiu rilato inter mielkuko kaj ventomuelilo?) - la menciitaj aferoj tute ne rilatas unu al la alia
  • siedzieć jak na tureckim kazaniu (sidi kvazaŭ dum turka prediko) - trankvile aŭskulti nenion komprenante
  • znaleźć się między młotem a kowadłem (troviĝi inter martelo kaj amboso) - troviĝi en grandegaj problemoj
  • kłamstwo ma krótkie nogi (mensogo havas mallongajn krurojn) - mensogo ĉiam evidentiĝas
  • wiercić komuś dziurę w brzuchu (bori al iu truon en ventro) - molesti, devigi iun fari ion
  • porywać się z motyką na słońce (fervori kun sarkilo al suno) - havi troigajn planojn
  • ryba psuje się od głowy (fiŝo putriĝas komence en kapo) - koruptado komenciĝas desupre
  • tonący brzytwy się chwyta (dronanto kaptas razilon) - homo kun problemego serĉas iun ajn solvon
  • człowiek strzela, Pan Bóg kule nosi (homo pafas, dio portas kugletaĵojn) - homo agas, dio decidas pri rezulto

Tags:

Pola lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HüntwangenAllan SimonsenNaŭatla lingvoHispana lingvoMasturbadoOrdiga algoritmoFerozevalaAŭtorrajto kaj kopirajtaj monopolojPublika havaĵoMickey MouseProvinco KanadoAmpallangWilliam ShakespeareOperaciumoBiologio2020DiakonoHimalajoPrintempa Semajno InternaciaAlirebloRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojMetropoliteno (romano)SokratoListo de Esperantigitaj programojVPNMara ekosistemoBiblioSebiș (Drăgănești)2-ButinoVikipedio en EsperantoOSI-modeloUsona MararmeoHistorioRimana hipotezoArmena genocidoThe New York TimesUshuaiaWilhelm TellPekinoPovilas JegorovasOlhãoCastro MarimXXXTentacionYoussef HindiStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojCho Sung HoNaftoAnimalizeInsulo de la RozojKalifornioFedro (dialogo)Aplikprograma interfaco1962Stelo (monunuo)Jacques CartierTimurEtikoVirina seksa mutiladoFranz Anton Adolph von WagenspergVikifontaroKanadoKalmo🡆 More