Plurskipa laboro (Angle: shifts) estas labora praktiko kiu ebligas laboron 24 horojn tage laŭ diversaj skipoj.
Ekzistas pluraj specoj de plurskipa laboro: duskipa, triskipa, ktp.
En duskipa sistemo ekzemple unu skipo laboras de matene (6h) ĝis tagmeze (14h) kaj dua skipo laboras de tagmeze (14h) ĝis vespere (22h). En triskipa sistemo, aldoniĝas nokta skipo kiu laboras de vespere (22h) ĝis matene (6h).
Ofte skipoj rotacias: tiuj kiuj laboris matene dum unu semajno, dum la venonta semanjo laboras vespere.
Labori plurskipe havas nesubtaksindan influon je korpa kaj psika bonfarto. Statistike oni pruvis ke homoj kiuj tion faras, vivas malpli longe ol homoj kiuj laboras dumtage. Multaj homoj suferas je nedormado kaj deprimiĝo. Precipe rotacie labori matene, vespere kaj nokte estus tre malsana.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Plurskipa laboro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.